Dankon pro la donacoj!

donacojEkde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako. Niaj klopodoj trovi financan subtenon de esperantistaj asocioj, instancoj kaj fondaĵoj malsukcesis, kaj la estonteco de la sola ĉiutage aktualigata Esperanta novaĵretejo dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj legas ĝin kaj abonas la almanakon. La novaĵretejo estas legebla de ĉiu deziranto, kaj ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj) aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo kaj en nia almanako. Ĉiu patrono ricevas diplomon de la redakcio, senpagan bitversion de ĉiu nova libro de Sezonoj kaj 50-procentan rabaton por ĉiu nova papera libro.

Se vi deziras, ke niaj retejoj, podkasto kaj gazeto plu funkciu kaj daŭre pliboniĝu, iĝu abonanto, amiko aŭ patrono de La Ondo de Esperanto. Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Je la 25a de julio 2020 estas ricevitaj donacoj de tri patronoj kaj dek kvin amikoj de La Ondo de Esperanto

Patronoj (100 eŭroj)
Syôzi Nobuyuki (Japanio)
István Ertl (Luksemburgio)
Humphrey Tonkin (Usono)

Amikoj (30 eŭroj)
Claude Glady (Belgio)
Lydia Lindla (Estonio)
Harri Laine (Finnlando)
Jean Bizet (Francio)
Marielle Martin (Francio)
Werner Pfennig (Germanio)
Anonima (Madrido, Hispanio)
Geoffrey Greatrex (Kanado)
Gražina Opulskienė (Litovio)
Bård Hekland (Norvegio)
Ilona Koutny (Pollando)
Aleksej Garkovenko (Ruslando)
Stefan Brodd (Svedio)
Daniel Gubler (Svislando)
David Henderson (Usono)

Koran dankon al ĉiuj subtenantoj

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/ondo-65

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi