Tra la padoj de la vivo: Nova romano de Julian Modest

ModestEn la romano “Tra la padoj de la vivo” Julian Modest talente priskribis la luktojn de sola patrino kun filino, la konfrontojn, la proponojn plej diversajn, ofte ne utilajn, eĉ dubindajn. Ĉu la protagonisto sukcesas ĉiam esti forta virino? Ĉu ŝi ĉiam faras la ĝustajn decidojn? Tiu ĉi romano kunportas vin sur la pado tra ŝia vivo kaj rivelos al vi la respondojn.

“Do, tiuj estas la elementoj kaj la altnivela dialogo subkuŝanta la simplan tekston verkitan de Modest, aŭtoro kiu kaj per rekonstruado de la lilita mito, kaj per dialogo kun la plej grava teksto de la kristana kulturo, rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante alfrontas la defiojn, kaj venki la pruvon de l’ tempo, kaj prezenti al la esperantlingva legantaro novan verkon, per kiu li denove montras sin plene kapabla reklami por si plenrajtan seĝon inter la eminentuloj de la Verda Parnaso. Ĉi-sence, oni ja povas aserti, ke (finfine!) Modest reprenas la ĝustan padon kaj batalas la bonan batalon; kaj ĉar pri gardado de la fido ne estas dubo, mankas nur scii ĉu per novaj verkoj li finos la kuradon.“ (El la antaŭparolo de Fernando Pita)

La novan libron de Modest eldonis Eldonejo “Libera” (Belgio). Ĝi estas aĉetebla ĉe la eldonejo https://e-libera.weebly.com/libroj.html kaj ĉe UEA.

Legu la komencon de la romano:

1.

Pluvis senĉese. La nuboj, similaj al grizaj vilaj lupoj, rampis super mia kapo. Mi staris ĉe bushaltejo, proksime al ĵurnalvendejo, nun fermata.
Hieraŭ Kiril telefonis al mi kaj kiel ĉiam la konversacio kun li estis mallonga. Lia voĉo sekis, eble pro la cigaredoj, kiujn li senĉese fumas.
– Mi veturos tra Serda – diris li malrapide. – Mi atendos vin en la parko de motelo “Pirin”.
En motelo “Pirin” tranoktas la ŝoforoj de la grandaj kamionoj, kiuj transportas varojn al diversaj landoj. Kiril kutime parkas tie la kamionon, kiam li revenas el Turkio aŭ el Greklando.
Nun de malproksime mi vidas lian kamionon, similan al grandega elefanto. Kiril atendas min. Mi iras tien, malfermas la pordeton, eniras la kamionon kaj sidas ĉe Kiril.
– Ĉu vi ankoraŭ vivas sola? – demandas li. – Ĉu vi ne edziniĝis denove?
Tion Kiril ĉiam ripetas, kiam ni renkontiĝas. Mi ne respondas. Mi silentas. Dum kelkaj minutoj ni ne parolas.
– Kiel fartas Lili? – demandas Kiril.
Lili estas nia filino. Ŝi naskiĝis antaŭ dek jaroj.
– Lili fartas bone – respondas mi. – Ŝi lernas. Baldaŭ estos baletspektaklo, en kiu ŝi dancos.
– Bedaŭrinde mi ne povos spekti ĝin – diras Kiril malrapide.
Li elprenas el sia poŝo koverton kaj donas ĝin al mi. En la koverto estas mono.
– Por Lili – diras li.
Ĉiun monaton Kiril devas doni monon por Lili.
– Dankon. Ĝis revido – mi alrigardas lin kaj eliras el la kamiono. Mi fermas la kamionpordeton kaj mi aŭdas:
– Kisu Lili.
En tiuj ĉi du vortoj senteblas tristo. Mi ekiras al la aŭtobushaltejo. Mi scias, Kiril rigardas min. La rigardo de liaj plumbkoloraj okuloj pikas mian dorson. En mia kapo kiel enigitaj najloj estas liaj demandoj: “Ĉu vi ankoraŭ vivas sola? Ĉu vi ne edziniĝis denove?” Jes. Mi ankoraŭ ne edziniĝis. Mi vivas kun Lili. Nur ni duope.

2.

Mi havis malŝancon kun la edzoj. Tre juna mi estis, kiam mi edziniĝis. Tiam mi ĵus finis gimnazion. Mia unua edzo nomiĝis Ivo, mia najbaro. Ni konis unu la alian jam de la infanaĝo. Ni kunlernis en la baza lernejo kaj en la gimnazio. Ni geedziĝis tuj post la fino de la gimnazio. Tiam ni ne havis paciencon atendi plu. Niaj gepatroj same deziris, ke ni geedziĝu. La patrino de Ivo ofte diris al mia patrino, ke ŝi estos tre feliĉa, se mi iĝos ŝia bofilino. Jes, mi iĝis ŝia bofilino, sed mi ne feliĉigis ŝin.
Post la geedziĝo mi komencis studi farmacion. Ivo studis en la teknika universitato. Ni loĝis en nia naska urbo Srebrovo, sed mi studis en la ĉefurbo kaj Ivo – en urbo Ruse. La distanco inter Ruse kaj la ĉefurbo estis kvincent kilometrojn. Niaj gepatroj laboris, subtenis nin finance, sed baldaŭ Ivo kaj mi konstatis, ke ni ne povas vivi kune.
Unu monaton, post la divorco, la patrino de Ivo venis en mian domon. Ŝi sonorigis ĉe la pordo. Mi malfermis. Ŝi staris kaj ŝiaj bluaj glaciaj okuloj fiksrigardis min malice.
– Vi divorcis – diris ŝi.
– Jes – respondis mi trankvile.
– Mi venis preni la vestojn de Ivo – kaj ŝi rapide ekiris al la ĉambro. – Jen – ŝi elprenis el retikulo liston kaj eklegis: – kostumo blua, pantalono nigra, du ĉemizoj – blanka kaj verda, pulovero bruna…
Mi malfermis la vestoŝrankon kaj komencis amasigi la vestojn de Ivo sur la tablon. Ŝi precize kontrolis ĉion laŭ la listo, poste ŝi metis la vestojn en grandan sakon. Kiam ŝi plenigis la sakon, ŝi eliris kaj en la ŝtuparejo ŝi vokis Ivon.
– Ivo, venu preni la sakon.
Ivo venis. Li ne kuraĝis rigardi min. Li prenis la pezan sakon kaj rapide li kaj lia patrino foriris.

Ĉi tiu teksto aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/modest-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi