Neniu ligilo tro longa por Mallonge.net

mallongeĈu vi iam devis uzi tro longan ligilon? Sekvafoje helpu al vi mem per Mallonge.net! Mallonge.net estas nova projekto de E@I, kiu, kiel jam la nomo sugestas, mallongigas ligilojn. Tiel vi povas en retejoj, gazetoj kaj afiŝoj uzi facile legeblan kaj memoreblan ligilon al io ajn. Se vi volas sendi al via amiko aŭ kolego ligilon, kiu estas je du aŭ tri linioj longa, ĝi ne aspektas bele. Krome, apenaŭ eblas tian ligilon memori, kaj per diktado de ĝi vi pasigus plenan posttagmezon. Provu mem – kiom plaĉas al vi jena ligilo? Ĉu vi volus tajpi ĝin permane?

https://www.youtube.com/playlist?list=PL83728C14BFC5822F&fbclid=IwAR27njy_lXxXttPlf8cMR0swiP8rL_-s76SNIYsi38DId15gQ_OyPENvGcQ

En interreto tio povas esti ĝena, sed kutime eblas la ligilon alklaki kaj tio sufiĉas. Pli granda problemo estas en presitaj gazetoj aŭ afiŝoj, kie legantoj por viziti la ligilon devas retajpi ĝin permane.

Por helpi en tiaj situacioj ekzistas diversaj ligilo-mallongigiloj. Sed ĉu vi scias, kio estas ilia komuna eco? Manko de Esperanto. Tamen, nur ĝis nun!

Via nova ligilo estos preta en malpli ol dek sekundoj.

Ĉi tiujn problemojn solvas la nova projekto de E@I – Mallonge.net – la unua ligilo-mallongigilo kun Esperanta interfaco. Ĝia uzado estas tre simpla. Tute baze vi devas fari nur du paŝojn:

1. en la kampon en la centro entajpu aŭ algluu longan ligilon;

2. klaku la butonon “MALLONGIGI”.

Estas ĉio! Montriĝos al vi informo pri via nova mallonga ligilo. Ĝia komenco ĉiam estos “https://mallonge.net/” – via parto estos la fino.

Se vi volas esti eĉ pli mojosa, vi povas elekti propran finon de la mallonga ligilo. Tion vi faru klakante la butonon “OPCIOJ DE LIGILO”. Se via volata finaĵo estas disponebla, vi povas tuj ĝin uzi.

Finaj rezultoj aspektas ekzemple tiel ĉi:

https://mallonge.net/EoEstasYT (origine https://www.youtube.com/playlist?list=PL83728C14BFC5822F) – YouTube-a ludlisto de la filmo Esperanto estas…;

https://mallonge.net/vikimanio2019conlangs (origine https://docs.google.com/presentation/d/1YQQR6ZFfsvfSv1Nw1lV0CSBAi97wfsHfux6u8JycglI/edit?usp=sharing) – prezentaĵo pri konstruitaj lingvoj en Vikimedio;

http://mallonge.net/revuo_decembra (origine https://revuoesperanto.org/sites/default/files/revuo_decembra_reta.pdf) – senpaga numero de la revuo Esperanto de decembro 2018.

Mallongigi ligilojn vi tute bone povas fari tuj post veno al la retejo. Tiaokaze vi tamen bezonos la mallongan ligilon ien noti aŭ memori. Se vi volas liberigi vian kapon de multo da mallongaj ligiloj, prefere registriĝu. Tio estas tute senpaga kaj krom listigo de ĉiuj viaj ligiloj vi havas disponeblajn ankaŭ statistikojn pri ilia uzado.

La ideo de ligilo-mallongigilo en Esperanto vivis dum longa tempo iom sekrete. Laŭte ĝin sonigis Yves Nevelsteen (Iveso) en 2019 dum la 1a SEP (Somera Esperanto-Programado) – komuna programado (aŭ “koduma maratono”), okazinta kadre de SES (Somera Esperanto-Studado). La ideon prenis kaj realigis Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kun teĥnika subteno de Matthieu Desplantes kaj organiza subteno de Peter Baláž. La retejo estis funkcianta jam fine de SEP. Poste Kryštof Klestil kreis la emblemon. Kiel kutimas en la libera programado, la retejo utiligas laboron de multaj malavaraj homoj, kiuj longe sindoneme laboris, kaj fruktojn de kies laboro ni povas nun utiligi. Precipe temas pri la programo Polr. La sperto de kreado de Mallonge estis tre plaĉa kaj mi ĝojas, ke nun ĝi plene funkcias por utilo de ĉiuj esperantistoj.

Mallongajn ligilojn vi povas avantaĝe uzi ne nur en presitaj gazetoj aŭ afiŝoj, sed ankaŭ en retpoŝtoj, via retejo, tujmesaĝiloj aŭ sociaj retejoj. Tamen, iuj retejoj akceptas ilin pli ol aliaj. Ekzemple, dum Mallonge tute bone funkcias en Twitter, ĝi estas (dume) blokita en Facebook. Ĉiuokaze, vi havas en viaj manoj fortan ilon – kaj volonte ĝin uzu!

Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
staĝanto de E@I per la programo de
Eŭropaj solidarecaj korpusoj de Erasmo+

Ĉi tiu artikolo aperis en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/mallonge

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi