Kimai: Pliefikigu vian tempouzadon plene en Esperanto

kimai

“Se vi ne povas mezuri ĝin, vi probable ne povas mastrumi ĝin. Aferoj, kiujn vi mezuras tendencas pliboniĝi”, – diris Ed Seykota. En la Esperanta movado la tempo estas nia tre valora kaj rara resurso – ni havas nur tiom da ĝi. Sed kiel ni utiligas ĝin? Ĉu vere verko de tiu artikolo devis daŭri du tagojn? Aŭ kiom ĝi fakte daŭris? Se vi ne mezuras vian tempouzadon, vi ne povas vere scii. Feliĉe, tempomezurado nun estas facila – kaj plene en Esperanto – danke al Kimai kaj E@I

En Esperantujo ni kutimas al virtuala laboro per interreto de sia hejmo. Tiel estis ankaŭ en E@I dum komenca tempo. Sed jam dum jaroj ni laboras (ankaŭ) en fizika oficejo laŭ fiksitaj laborhoroj. Tiu stato ŝanceliĝis pro la kronvirusa situacio, kaj ni devis rapide adaptiĝi. Ja kiam oni laboras en la hejmo, estas facile nesufiĉe labori aŭ nesufiĉe ripozi, eble neefike plani la labortempon. Utiliginte spertojn de TEJO, ni decidis ekuzi liberan temporegistran programon Kimai. Ĝi solvas ĝuste tiajn problemojn, montrante viajn taskojn kaj statistikon pri via labortempo.

Kimai estas senpaga libera ilo, kiu ebligas al vi registri viajn laborhorojn. Kun ĝi por vi pli klaras, kiom da tempo vi bezonas por fari viajn taskojn. Nun la programo estas en 22 lingvoj, kaj dank’ al E@I inter ili estas ankaŭ Esperanto. La programon tradukis Sonja Zaretskaia kaj kontrolis KuboF Hromoslav. Kaj ĉar Kimai mem dependas de pluraj aliaj programoj, por plena Esperantigo ni tradukis ankaŭ Select2 (jam akceptita) kaj FullCalendar (dume atendas).

Intervjuo kun la ĉefprogramisto

Okaze de la oficialigo de Esperanto en Kimai, ni intervjuis ĝian ĉefprogramiston Kevin Papst. Kevin antaŭe havis malmultajn informojn pri Esperanto, sed li tre aprezis tradukon al ĝi. Ja, laŭ li, Esperanto estas speciala, ĉar homoj mem elektas eklerni kaj paroli ĝin. Tio igas Esperantan tradukon ankaŭ unika vendo-propono.

Kio inspiris vin komenci kaj daŭre labori pri la projekto?

Kiam mi eklaboris pri Kimai antaŭ pli ol dek jaroj, mi havis bezonon pri temporegistra sistemo por mi mem. En la tempo kiam mi trovis Kimaion, la origina programisto volis fermi la projekton pro privataj kialoj. Mi ensaltis kaj prenis la rolon de prizorganto kaj daŭrigas la laboron ĝis hodiaŭ. Malfermit-fonta programaro igas komputikan mondon pli bona loko, kaj mi volas kontribui al ĝi en sencohava maniero.
Mi havas ankaŭ alian fortan motivon: Mi ĉiam revis pri eblo vivi de mia propra malfermit-fonta programaro. Tial mi en 2018 komencis reprogrami Kimaion ekde nulo kun multaj novaj funkcioj kaj firma fundamento por kelkaj longtempaj celoj (unu el ili ĵus realiĝis: www.kimai.cloud).

Kiel Kimai povas utili al neprofitcelaj organizoj?

Mia respondo estas pli ĝenerala, por ĉiu kiu uzas temporegistradon memvole: komencu registri vian tempon por trovi pro kiu kaj, speciale, kie vi pasigas unu el viaj plej valoraj resursoj – vian vivtempon. Kiuj taskoj reaperas, kiuj problemaj punktoj povas esti identigitaj, kiu en la teamo povas bezoni asiston pro troa laborŝarĝo? Provu identigi malfortajn punktojn kaj pensu pri strategioj kiel plisimpligi aŭ eĉ elimini tiujn taskojn.
Tre simpla ekzemplo: Pasintece mi pasigis kelkajn horojn ĉiusemajne pro retpoŝta helpado pri Kimai. Mi ne povis respondi al ĉiu, sed danke al verkado de pli bona dokumentado mi povis ne nur fortanĉi 75% de mia tempo bezonata por retpoŝta helpado (kion mi povis pruvi komparante miajn temposlipojn en Kimai) sed mi ankaŭ ricevis multajn pozitivajn reagojn. Feliĉaj uzantoj – feliĉa mi.

Ĉu vi havas iun mesaĝon por Esperantujo?

Por multaj organizoj, precipe neprofitcelaj, mono estas forta kialo por atenti pri libera programaro. Kimai tion povas fari por vi: elŝutu, instalu, komencu registri vian tempon – ĉio sen licencaj kotizoj. Mi volas inviti ĉiujn al provo de Kimai. Ankoraŭ estas multaj aferoj por plibonigo en Kimai, sed ja bonas samdirektigi miajn ideojn kun realaj bezonoj de uzantoj.

“Havu feliĉan vivon kaj restu sana!” (Kevin skribis rekte en Esperanto.)

 

La strukturo de Kimai estas fasonita por homoj kaj firmaoj, kiuj laboras laŭ kontraktoj por pluraj klientoj. Kvankam tio ne estas kutima situacio de Esperantaj organizoj, Kimai estas sufiĉe fleksebla por servi vin bone, kiel montras ankaŭ niaj spertoj. (Ekzemple sufiĉas starigi ununuran “klienton” – sian propran organizon.) Ĉiun unuopan registraĵon vi povas detale priskribi por povi poste bone pritaksi efikecon de via tempouzado aŭ por aŭtomate prepari fakturon por pagi vin. Aŭ vi povas uzi minimumisman sintenon. Tute laŭ via plaĉo. Baze eblas tian ĉi temporegistrilon uzadi laŭ du manieroj.

Registrado de ĝenerala labortempo: Tiu maniero taŭgas por scii, ĉu en specifa tago / semajno / monato vi laboris ĝustan tempon. Vi komence de la laboro notas la komencon kaj fine de la laboro la finon, sed vi ne distingas inter aktivaĵoj. Tiel vi scias, kiam vi laboris ĝustan tempon kaj povas poste altkvalite ripozi por rehavigi energion.

Registrado de speco de labortempo: Vi notas la komencon kaj la finon de ĉiu specifa aktivado. Tiel vi ne nur scios, kiom vi laboris, sed ankaŭ, pri kiu tasko. Tio donos al vi reagon, laŭ kiu vi pli objektive taksos vian rapidecon kaj pli facile kaj objektive vi decidos, pri kio vi povas pliboniĝi kaj pri kio vi eventuale povas instrui al aliuloj.

Kimai estas senpaga kaj libera. Uzante ĝin vi ne nur ŝparas vian monon, sed ankaŭ protektas viajn liberecon kaj privatecon. Unuaj paŝoj, provoj estas tre facilaj. Kaj se via organizo (aŭ vi mem) havas malpli ol kvin aktivulojn, eĉ longe poste ĝi estos daŭre senpaga. Simple registriĝu ĉe https://www.kimai.cloud kaj ekuzu senpagan reĝimon. Se via organizo estas (precipe) volontula, la senpaga plano plene sufiĉos. Se vi volas aldonajn funkciojn aŭ pli ol kvin uzantojn, vi povas transiri al la pagenda versio.

Se vi volas, ke viaj datumoj estu tre sekuraj, aŭ volas senpage havi multajn uzantojn, instalo en via propra servilo estas irinda vojo. Por instali vi ne bezonas esti programisto, sed iuj komputilaj spertoj ja estas bezonataj. Rekomendata instalado okazas per “komandlinio” – se tiu vorto diras al vi nenion, petu pri instalo vian komputileman amikon (aŭ, eble estas bona oportuno por lerni novan kapablon – en E@I ni tute konfirmas!). Ĉiujn necesajn informojn vi trovos en la oficiala dokumentado.

Tempo estas rara resurso – taŭgas ĝin utiligi saĝe kaj efike. Ĉu vi pri tio volas helpon de Kimai? Aŭ ĉu vi jam uzas iun similan programon? Skribu komenton

Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
staĝanto de E@I per la programo de
Eŭropaj solidarecaj korpusoj de Erasmo+

Ĉi tiu artikolo aperis en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/kimai.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi