Post unu jaro IJK denove okazos en Kievo

Kievo

TEJO decidis okazigi la 77an Internacian Junularan Kongreson (IJK) somere 2021 en Kievo. La ĉefurbo de Ukrainio jam gastigis en 2011 la 67an IJK, al kiu aliĝis 320 personoj, el kiuj 311 partoprenis. Neniam posta IJK estis pli amasa ol la Kieva (krom la ĵusa virtuala 76a IJK, al kiu aliĝis 446 personoj, sed partoprenis 309).

Legu pli en Libera Folio, en kiu daŭras diskuto pri la plej taŭga Esperanta nomo de la ĉefurbo de Ukrainio: Kievo aŭ Kijivo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/kievo

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi