Montreale, virtuale: Kanado en la Virtuala Kongreso de Esperanto

kanadoEĉ se la montreala UK de 2020 devis esti prokrastita al 2022, la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto – precize en la datoj, kiam devis okazi la 105a UK –, enhavos multe da kontribuoj el Montrealo kaj Kanado, por memorigi la partoprenantaron pri tio, kio devus okazi en Kanado ĉi-jare kaj ankaŭ por doni al ili antaŭguston pri tio, kio okazos en 2022. Aliĝi al la VK eblas per vk.mondafest.net (senpage por individuaj membroj de UEA ĝis la 26a de julio).

Krom la diversaj partoprenoj de Kanado jam aperintaj kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), kiel ĉe la Somera Inaŭguro, la Kanada Virtuala Kinejo kaj la Poŝtkarto de Espero, la VK havos unikajn kontribuojn:

  • Malfermaj bonvenigaj vortoj de grava kanada indiĝena historiisto kaj membro de la Honora Komitato de la 105a UK;
  • Salut-mesaĝo de la urbestro de Montrealo;
  • Koncerto de Joelle Rabu, escepte bona kaj monde konata kanada kantistino;
  • Rektorado de Geoffrey Greatrex, kanada esploristo, por la 73a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kiu okazos virtuale kadre de la VK;
  • Prelego “La kanada odiseado, lando bazita sur nekompletaj konkeroj”, kadre de la Scienca Kafejo, de la Honora Prezidanto de la montreala LKK, Wallace G. du Temple;
  • Prelego “La valoroj de Esperanto en ŝanĝiĝanta mondo”, ankaŭ kadre de la Scienca Kafejo, de la ĉina kanadano John Huang;
  • Unikaj aŭkciaĵoj ligitaj al 105a UK;
  • Virtualaj ekskursoj tra la urbo Montrealo;
  • Montrealaj bageloj en la Kunmanĝado tra la Mondo;
  • Aŭtoraj Momentoj, i.a. pri la “Besta Verbaro” (vi scias kio estas “krokodili”, sed ĉu vi scias, kio estas “aranei”?!);
  • Prelego pri la 107a UK en 2022, kadre de “Venontaj UK-oj”;
  • Ĉeesto de la montreala LKK dum la Virtuala Movada Foiro por babilado kun la publiko;
  • Kaj multe pli!

Oni povas subteni tiun mirindan laboron per aliĝo al la VK kaj diskonigo de la aliĝilo: vk.mondafest.net – kaj same per donacoj al la kampanjo “2022 por 2022”, kiu celas simbole kolekti 2022 eŭrojn por Montrealo 2022 pere de la Poŝtkarto de Espero.

Planoj por 2022 jam antaŭeniras! La LKK de la montreala UK ne haltis. Se vi estas inter la aliĝintoj al la 105a UK, alia ebleco subvencii nian agadon estas proponi vian aliĝkotizon kiel donacon, informante tion al la Kongresa Fako per kongresoj@co.uea.org. Eblas ankaŭ proponi liberan donacon ĉe www.uea.org/alighoj/donacoj/virtuala_kongreso.

Ĉi-semajne la VK sukcesis atingi la nombron de aliĝoj al la 105a UK je marto 2020, kun nuntempe pli ol 824 aliĝoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №895.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi