Jubileo de Vilmos Benczik

Benczik

Hodiaŭ, la 11an de julio sian 75an naskiĝdatrevenon festas Vilmos Benczik, hungara instruisto, literaturisto, tradukisto, eldonisto kaj esperantisto; redaktoro de Hungara Vivo. Vilmos Benczik estis direktoro de la libroeldonejo de HEA en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj; kompilinto kaj redaktinto de pluraj kolektivaj verkoj, i.a.: 25 jaroj: Antologio de belartaj konkursoj (kun W. Auld, 1977), Baza Literatura Krestomatio (1979), Hungara antologio (1983), Baza legolibro por komencantoj (1986), Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton (1999).

Vilmos Benczik verkis plurajn artikolojn, recenzojn, antaŭ- kaj postparolojn (kelkaj el ili aperis en lia esearo Studoj pri la Esperanta literaturo, 1980) kaj tradukis. Li estis prezidanto de HEA (1990-92), komitatano de UEA (1980-86), prezidanto de la juĝkomisiono de Belartaj Konkursoj de UEA (1986-2002), membro de la Akademio de Esperanto (2001- ). En 2016 oni elektis lin honora membro de UEA.

Ni sendas korajn gratulojn kaj bondezirojn al Vilmos, kiu, interalie, estis la unua eksterlanda esperantisto, vizitinta Uralon. Tio okazis en la jaro 1989a.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli pri la jubileanto en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 32-34.

Legu ankaŭ:
Vilmos Benczik: Libroeldonado sen mitoj
István Ertl: Eldonejo de Hungara Esperanto-Asocio

Foto: Vilmos Benczik en Uralo (1989)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/benczik-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi