Du almanakoj

beletra almanakoNe miru, ke mi prezentas du pasintjarajn Beletrajn Almanakojn (№35 kaj №36) meze de la kuranta jaro. Ne mi pigris, mi ja pacience atendis ilian aperon fizikan, konsciante pri la jam kronika malfruo. Sed ankaŭ la poŝto en Kaŭno ricevis ilin nur post la Zamenhofaj Tagoj, kiam ni estis tie, kaj pro la koronvirusa pandemio ni ne plu povas viziti Litovion, kie la presitaj ekzempleroj jam dum kelkaj monatoj atendas nin. Do anstataŭ teni en la manoj la almanakojn kaj foliumi ties paperajn paĝojn, mi foliumas bitpaĝojn en mia tablokomputilo – mi konfesas, ke tio donas al mi malpli da plezuro ol la papero.

Oni diras, ke Esperantujo estas malvasta, kaj “ĉiu konas ĉiun”. Ĉu vere? Eĉ bone konata de vi esperantisto ja havas iujn flankojn pri kiuj vi ne konjektas. Tial mi plezure legis neformalajn sinprezentojn de la (ŝajne) bone konataj BA-redaktoroj kaj -eldonanto en la 35a boao: Anita Stecay, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Nicola Ruggiero, Probal Daŝgupto, Suso Moinhos kaj Ulrich Becker.

La tridek-kvina kaj la tridek-sesa numeroj de Beletra Almanako denove entenas originalajn kaj tradukitajn verkojn – prozon, poezion, eseojn, artikolojn, recenzojn. En la retejo de BA oni povas konatiĝi kun la kompleta enhavtabelo de ĉiu almanako, tial mi ne listigos ĉiujn nomojn/titolojn kaj notos nur tiojn, kioj pli forte kaptis mian atenton.

En la 35a almanako mi atentigu vin pri la novelo Marika de Sten Johansson. Ĉu ne hazarde ĝi aperas antaŭ la Vi(d)vokroniko, aŭ: Dek ok monatoj de István Ertl? Mi aŭskultis fragmenton de la notaro en la pasint-septembra ARKONES per la aŭtora legado. Tre kuraĝe, laŭ mi. La titolo reeĥas al la notaĵoj de Fabienne Kancerkroniko en BA-17. La tre longa teksto estas interrompata per poeziaj interludoj, interalie, de Miguel Fernández kaj tradukitaj al Esperanto diverslingvaj poemoj de István mem.

Jorge Camacho recenzas la longtitolan verkon Septembre, surstrate en Tokio. Granda Tertremo en la regiono Kantô 1923 – Postsono de Masakro de Katô Naoki (tradukis Mamiya Midori). La gravecon de la libro por la nuntempo povus subteni la sola citaĵo: “Nei la fakton de la masakro signifas prepari estontan masakron”. Ĝi, laŭ Camacho, pensigu nin “pri rasismo kaj rasismaj krimoj en niaj propra lando, historio, medio, vivo”.

Ba-36La 36a almanako estas multe pli varia pro fasko da kontribuaĵoj al ĉiuj tradiciaj fakoj. Per la unua ĉapitro prezentiĝas la romano de Éva Tófalvy La liberiĝo, en kiu rolas junaj esperantistoj – geamanta paro – hungarino kaj ĉeĥo, fone de la politikaj eventoj en Meza Eŭropo, kiujn travivis la aŭtorino mem. Ankaŭ per fragmento ni konatiĝas kun ankoraŭ ne aperinta romano de Trevor Steele La sangoruĝa flago, kies du ĉapitroj etosigas la maltrankvilan kaj nestabilan staton en la aŭstralia Brisbano post la unua mondmilito.

En la traduko de Mikaelo Povorin aperas la bone konata rakonto Esperanto de Varlam Ŝalamov, kiu pasigis entute 16 jarojn en Gulagoj. Ĉiu rakonto el Kolimaj rakontoj, al kiu apartenas ankaŭ Esperanto, estas iu okazo, iu epizodo de la lagera mondo, en kiu ĉiu demando tekstas pri vivo kaj morto. En tiu mondo mensogo estas totala, ĉiuj mensogas, neniu estas tia kia li prezentiĝas, la vero estas danĝera tie kie mankas konfido kaj amikoj, kaj mensogo povas esti sava: [nomos sin] ĉarpentisto kvankam vi estas juristo, veterinaro – kvankam vi estas konanto de Esperanto, – kaj vi ricevos ankoraŭ unu tagon da vivo, tagon en varmo

Originala poezio ĉeestas per kontribuoj de Nicolino Rossi kaj Miguel Fernández. Carlo Minnaja eseas pri la kvindek jaroj de la literatura rondo “La Patrolo”. Pliaj valoraj tekstoj enestas en BA-36, inkluzive de funda recenzo pri la dulingva La homa lingvo / Human Language de William E. Collinson, verkita de Probal Daŝgupto.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/07/almanako

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi