Estraro de TEJO 2020-2021: Jen la kandidatoj

tejo

La Elekta Komisiono prezentis la raporton pri sia laboro rilate al la estrarelekto por la oficperiodo 2020-2021. La Elekta Komisiono serĉis kandidatojn al la estraro pere de malferma alvoko kaj ankaŭ persone kontaktante diversajn aktivulojn, kiujn konis membroj de la komisiono mem aŭ kiuj estis rekomenditaj de aliaj homoj.
Sume oni interparolis kun pli ol trideko da TEJO-aktivuloj. El tio rezultis 13 kandidatiĝoj de personoj el kvin kontinentoj. Sep el la kandidatoj estas virinoj, ses estas viroj.

Vi povas elŝuti la dokumenton ĉi tie: https://bit.ly/kandidatoj-2020-pdf

Por la posteno de Prezidanto kandidatiĝis du personoj: Carlos Pesquera Alonso kaj Charlotte Scherping Larsson. Charlotte kandidatiĝis nur por la posteno de Prezidanto. Carlos, kaze de sia neelektiĝo kiel Prezidanto, kandidatiĝis ankaŭ por vicprezidanteco aŭ senofica estraraneco.

tejo

Ĉiujn membrojn de TEJO ni invitas starigi demandojn al la kandidatoj. Demandojn eblas starigi per jena formularo: https://bit.ly/kandidatoj-2020-demandoj. La demandojn ni atendas ĝis la fino de junio. Poste ni transdonos ilin al la kandidatoj kun peto pretigi filmeton kun respondoj. Ni ankaŭ celas organizi almenaŭ unu vivan debaton inter la du kandidatoj al prezidanteco.

Fonto: tejo.org.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi