Skoltismo: Senpaga aliĝebleco al SEL

SELSkolta Esperanto-Ligo (SEL), internacia faka asocio, fondita en 1918 kaj kunlaboranta kun UEA, decidis fari senpaga la jaran membrecon. La estraro konsideras, ke la Ligo kalkulas je multaj volontuloj kaj la nuntempe disponeblaj rimedoj povas kovri la kostojn de la baza agado. La membroj povos pagi por aldonaj servoj, je la kosto. Por difinitaj agadoj kaj konkreta bezono oni starigos kampanjon por kolektado de laŭcelaj rimedoj.

Sen la postulo de membro-kotizoj – kaj sen la komplikaĵoj kaj kromkostoj sendi monon ofte alikontinenten – pli da geskoltoj kaj geskoltestroj, aktivaj kaj iamaj, povos resti informitaj kaj kunligitaj ĉirkaŭ SEL.

Oni petas diskonigi la informon ĉar SEL celas disvastigi la skoltajn idealojn per Esperanto kaj diskonigi kaj utiligi Esperanton inter geskoltoj.

“Iam skolto, ĉiam skolto”, – oni diras. Do eĉ esperantistoj, kiuj ne plu agadas en skoltismo aŭ kiuj simpatias kaj apogas tiun movadon, povas montri sian subtenon al la du ideoj per enregistriĝo en SEL. Sufiĉas aliri ĝian retejon: http://www.skolta.org kaj plenigi la formularon.

Pri skoltismo kaj Esperanto

En 1908 skoltismo estis porjunulara movado iniciatita de brita generalo Baden-Powell (1857-1941). La ideo tuj kaptis la publikon per serio de ses broŝuroj amase disvenditaj kaj aperintaj ĉiun duan semajnon. En unu el ili, la aŭtoro rekomendis al la skoltoj lerni Esperanton ne nur kiel “sekretan lingvon” por skolta patrolo sed ankaŭ ĉar “oni povas elturniĝi per ĝi en aliaj landoj” kaj “ĝiaj lernolibretoj estas nekostaj”.

Dek jarojn poste, en 1918, Skolta Esperanto-Ligo estis fondita de Alexander William Thomson (ps. Avoto), kiu pensis dum la milito pri starigo de organizaĵo por favori la internacian amikecon kaj reciprokajn servo-interŝanĝojn inter geskoltoj, kun Esperanto kiel lingvo.

Skoltismo estas praktikata de knaboj kaj knabinoj en preskaŭ ĉiu lando de la mondo kaj la lingvaj demandoj (kaj limigoj) estas spertataj ankaŭ en internaciaj skoltaj organizaĵoj.

SEL

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/skoltoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi