SAT-kongreso – unuafoje interreta

SAT

La 93a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda devis okazi en Bjalistoko kaj tiel fariĝi la unua SAT-Kongreso en Pollando. Pro la pandemio la organizantoj decidis pri prokrasto al 2021. Anstataŭe la renkontiĝo, kun ties laborkunsidoj, prelegoj kaj arta programo, en tempe iom limigita varianto, okazos ĉi-jare plene en la reto. Partopreno en la kongreso estas senpaga, sed necesas al ĝi aliĝi ĉe la retpaĝo sat.bialystok.pl – en la aliĝilo oni povas proponi sian programeron. Tie troviĝos ankaŭ la programo kaj informoj pri necesaj teknikaĵoj.

Al la 93a kongreso de SAT ni invitas ĉiujn ekde la 26a ĝis la 31a de julio 2020.

Przemysław Wierzbowski

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/sat-5

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi