Pretu tosti PIVE (sed ne nur biere…)

PIVEstas presata la nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), kies ĉefa novaĵo ŝajnas la enmeto de referencoj al la 9a Oficiala Aldono, tiel ke 209 kapvortoj estas nun signitaj per la cifero 9.
La nova eldono estis preparata de Michel Duc Goninaz kaj Claude Roux, sed la unua mortis antaŭ kvar jaroj, kaj la dua daŭrigis kunlaboron kun Bertilo Wennergren. Ankaŭ Roux rezignis pri kunordiga rolo pro malkreskanta vidkapablo. Tial restis la aŭtoro de “Pomego”, akademiano sed ne SAT-ano (kamaradiĝis nur ĉi-jare).

Male al la Gastona, ankaŭ ĉi tiu nova Duka eldono realiĝas ne en Parizo sed en Ĉeĥio ĉe KAVA-Pech. Post la bruna (2002) kaj blua (2005), la kovrilo iĝas ore-flava: ĉu omaĝe al la 50-jara jubileo de la unua PIV? La nuna produktado konsistos el kvincent ekzempleroj en la formato B5, sume 1.268 paĝoj (same kiom en 2002).

Fonto: HeKo 736 6-B, 6 jun 2020

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi