La dramo “Ni vivos!” aperis en la korea lingvo

zamenhofLa konata korea esperantisto Lee Jungkee tradukis en la korean lingvon la dramon Ni vivos! de Julian Modest. En ĉi tiu libro, eldonita en Budapeŝto en 1983, la aŭtoro priskribas la lastajn jarojn el la vivo de Lidia Zamenhof. En la sama jaro la teatra trupo Garabonciás (Kecskemét, Hungario) prezentis ĝin kadre de la teatra programo de la 68a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.

Ankaŭ poste Ni vivos! estis plurfoje prezentita dum Esperantaj kongresoj, festivaloj kaj renkontiĝoj en Hungario, Pollando kaj Bulgario. En 1987 ĉi tiu dramo, legita de geaktoroj de Bulgara Esperanto-Teatro, estis surbendigita kaj eldonita en Bulgario kiel sondisko.

La korean tradukon de Lee Jungkee kune kun la originalo de Modest eldonis kiel duligvan 134-paĝan volumon Seula Esperanto-Kulturcentro.

Georgi Mihalkov

Ĝi estas artikolo el la somera numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi