La 21a laŭvica kaj la unua virtuala IMEK

umeaLa 21a Internacia Medicina Esperanto-Kongreso okazos la 17-18an de julio 2020 kiel interreta ZOOM-konferenco. La temo de la konferenco estas: “Pandemio KOVIM-19: historio, nuna stato kaj sekvoj”. La konferencon organizas la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) pere de la Loka Kongresa Komitato: Katarina Faragó kaj ŝiaj kunlaborantoj en Hódmezővásárhely, Hungario. La konferencaj laborlingvoj estos Esperanto kaj la angla lingvo.

Kadre de la proponita temo estos ebleco:

  • informi pri la historio de la SARS-CoV (2003) ĝis la SARS-CoV-2 (2019), kaŭzanta la malsanon KOVIM-19 (COVID-19)
  • informi pri la protekeblecoj kontraŭ infekto de SARS-CoV-2
  • prezenti la eblecojn de diagnozado de KOVIM-19
  • prezenti metodojn de kuracado de KOVIM-19
  • informi pri la diversaj medikamentoj, kiuj iom helpas kaj ankaŭ informi pri la falsaj medikamentoj
  • informi pri la eblecoj de vakcinado
  • informi pri la influo de Pandemio de KOVIM-19 al ŝanĝoj en eduksistemo

Ni bonvenigas ankaŭ raportojn kaj konsiderojn pri ebla psikologia efiko de la pandemio de KOVIM-19 al individuoj kaj socio.

Krome ni akceptas ĉiujn temojn, kiuj rilatas al medicino kaj farmacio.

La scienca programo de la 21a IMEK

Vendredo, la 17a de julio 2020

7.00‒08.00 UTC Solena Malfermo: Prezidanto de UMEA d-ro Christoph KLAWE (surbendigita parolado ĉ. 10 minutoj); paroladoj de lokaj aŭtoritatoj kaj landaj reprezentantoj ĝis 7.45 UTC.
8.00‒8.20 UTC Inaŭgura prelego de reprezentanto el Hungario
8.20‒8.40 UTC Inaŭgura prelego de reprezentanto el Pollando
8.40‒9.00 UTC Paŭzo
9.00‒12.00 UTC Prelegoj de profesoroj kaj asistantoj
13.30‒16.00 UTC Prelegoj de junaj sciencistoj, prezentado de afiŝoj

Sabato, la 18a de julio 2020

7.30‒9.00 UTC Daŭrigo de prelegoj de junaj sciencistoj, prezentado de afiŝoj
9.30 UTC Solena Fermo de la 21a IMEK, dankesprimoj al ĉiuj kunorganizantoj. Konciza pritakso de la 21a IIMEK de organiza kaj scienca vidpunktoj. Adiaŭaj paroloj de partoprenantoj.

Pliaj informoj en la angla lingvo kaj Esperanto estas en la kongresa retejo https://interrev.com/imek

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/06/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi