MondaFest’ 2020: unua semajno kun riĉa programo

MondaFestLa Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) malfermiĝis sabaton, la 20an de junio, per la Somera Inaŭguro. La malferman ceremonion oni povas spekti interalia per la jutubkanalo de UEA, UEAviva: youtu.be/SCMdxEIu128. Jam 2 500 homoj spektis ĝin per YouTube. Ciferojn pri la inaŭguro 24 horojn poste eblas legi ĉe revuoesperanto.org/mondafest_ciferoj. Post la inaŭguro la Festivalo anoncis plurajn okazaĵojn por la unua semajno.

Unuaj kontribuoj venis de Kanado: la Virtuala Kinejo, kun filmoj pri aktualaj temoj, kaj la festivala lanĉo de la Poŝtkarto de Espero (estu inter la unuaj 100 donacantoj!).

Kaj de la 25a ĝis la 29a de junio realtempe sekvu kaj partoprenu programerojn de Kontakto, KAOEM, UEA kaj Esperanto-USA.

“En Kontakto!” estas la unua sesio de pluraj babiladoj realigotaj de TEJO kaj la redaktoro de Kontakto, Rogener Pavinski. Abonu la revuon por plene ĝui: https://uea.org/alighoj/abonilo. La Tago de Azio kaj Oceanio (TAO) estas la unua kunsido de la regionaj komisionoj de UEA, kiuj proponos dum la Festivalo riĉajn tagojn omaĝe al la diversaj kulturoj de niaj mondopartoj. La 65a AMO-seminario, programo de UEA nuntempe kunorganizata kun ILEI, proponas kvinhoran programon kun partopreno el aktivuloj de pluraj landaj asocioj. Kaj NASK, la unua unusemajna evento de MondaFest’ 2020, en kiu la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, estos instruisto de la supera kurso, komenciĝos la 29an de junio.

Vizitu regule eventaservo.org/e/mondafest2020 kaj abonu la Festivalan Kurieron ĉe mondafest.net.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №889.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi