Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio

tagoOkaze de la Monda Tago pri Medio (MTM), festata ĉiujare la 5an de junio, UEA kaj la kunlaboranta Faka Asocio de la Verduloj Esperantistaj (AVE) kuraĝigas siajn membrojn plu engaĝiĝi por pli verda mondo, pli medi-amika kaj pli esperanta. MTM estis fiksita de Unuiĝintaj Nacioj por kreskigi konscion kaj agadon por la larĝa gamo de problemoj de protekto de la medio. Unue okazinta en 1974, ĝi estis ĉefa kampanjo por konsciiĝo pri mediaj problemoj kaŭzataj de mara poluo, homa superpopulacio kaj monda varmiĝo, ĝis daŭripova konsumado, naturmediaj krimoj kaj kontraŭleĝa ĉasado. La Monda Tago pri Medio kreskis por esti tutmonda platformo por publika diskonigo, kun jara partopreno de pli ol 143 landoj. Ĉiujare, MTM provizas novan temon, kiun gravaj korporacioj, NRO-j, komunumoj, registaroj kaj famuloj tutmonde adoptas por pledi mediajn kaŭzojn.

La unua tutmonda konferenco pri naturmedio okazis 1972 en Stokholmo – kaj samtempe naskiĝis la tiel nomata Verda Movado.
Naturamantoj delonge estis ankaŭ inter la esperantistoj; indus traserĉi la arkivojn. Inter la nuntempaj pioniroj de ekologio en la Esperanto-Movado estas Bert de Wit, kiu fine de la 1970-aj jaroj eldonis la bultenon ekoperanto. Sekvis Verdire de Claude Rouget kaj simila bulteno de Lukács András – kiu engaĝiĝis por bonkvalitaj aero kaj natura medio.

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) estas fondita en 1984 okaze de la unua eŭropa kunveno de Verdaj Partioj en Liège. Christopher Fettes, Claude Thumerelle, Ute Haas kaj Wolfgang Guenther estis inter la fondintoj.

AVE kunlaboras kun UEA pri ekologio. AVE-anoj parolas Esperanton kaj estas Verduloj (membroj aŭ simpatiantoj de Verdaj Partioj); ili favoras ekologian, socian, pacan kaj viv-subtenan politikon. AVE pensas tutmonde; ĝiaj membroj agas surloke kaj regione. AVE-anoj informas siajn partiajn geamikojn kaj en Civil-Sociaj Organizaĵoj (aŭ NRO-oj) pri la avantaĝoj de Esperanto kaj informas esperantistojn pri la neceso de Verda Politiko pere de la blogo AVENO verduloj.org/aveno.htm.

AVE laboras kun Verdaj Partioj de landaj, kontinentaj kaj tutmonda sferoj kaj partoprenas je iliaj kunvenoj por diskuti pri Esperanto kiel neŭtrala internacia lingvo. AVE tradukas iliajn gravajn dokumentojn. Esperanto-traduko de la Tutmonda Ĉarto de Verdaj Partioj troviĝas en ilia retejo: globalgreens.org.

AVE subtenas plurajn el la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de UN enkadre de projektoj kune kun esperantistoj en kelkaj afrikaj landoj: rearbarigado, edukado, provizado de salubra trinkakvo kaj ankaŭ de sanitaraj instalaĵoj. AVE kunlaboras pri tiuj temoj ankaŭ kun UEA, kun SAT kaj kun unuopaj esperantistoj.

Pli da informoj pri AVE, “la ligo inter Verduloj kaj Esperantistoj” troviĝas en la retejo www.verduloj.org aŭ ĉe la AVE-sekretario d-ro Manfred Westermayer je ave@verduloj.org.

AVE subtenas agadon de la tutmonda socio kaj la Unuiĝintaj Nacioj por stabiligi la klimaton, por organika agrikulturo, por la defendo de Homaj Rajtoj, justaj kaj afablaj rilatoj inter ĉiuj ŝtatoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №883.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi