Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Bicikla Tago, la 3a de junio

bemiUEA kaj TEJO gratulas siajn biciklemajn membrojn kaj BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), faka asocio de TEJO, okaze de la Monda Bicikla Tago. Fiksita de UN en 2018, la Tago agnoskas la unikecon kaj flekseblecon de la biciklo, kiu estas uzata de du jarcentoj, kiel simpla, atingebla, fidinda, pura kaj medifavora daŭripova rimedo de transporto.

Ĉi-jare Biciklista Esperantista Movado Internacia festas sian 40-jaran datrevenon. Ĝi estis fondita en 1980 por diskonigi Esperanton inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj kaj por aranĝi internaciajn biciklo-karavanojn. Efektive, BEMI okazigis multajn biciklajn karavanojn al internaciaj E-renkontiĝoj, unuavice al la IJK.

Aparte ĉi-jare, pro la korona viruso homoj en la tuta mondo remalkovris la avantaĝojn de la biciklo, kiel medi-amikema, senpolucia malkosta transportilo, kaj samtempe sana kaj efika ekzercilo.

En la lastaj jaroj biciklado pli kaj pli fariĝas populara sporta distrado, en kiu partoprenas homoj el ĉiuj aĝoj. Multaj urboj provizas lu-biciklojn, kiujn eblas facile kaj komforte preni kaj redoni post uzo kie ajn en la urbo. Aparte menciinda estas la varsovia servo, kiu alprenis Esperanto-nomon Veturilo eo.wikipedia.org/wiki/Veturilo_(Varsovio). Tiuokaze UEA instigas proponi Esperanto-nomon al siaurba bicikla servo.

UEA kuraĝigas siajn membrojn kaj simpatiantojn subteni la Fakajn Asociojn BEMI (biciklado), MELS (sporto), AVE (ekologio) kaj invitas tiujn asociojn kunlabori.

Fine ni invitas partopreni la unuan retan BEMI-tagon (6 junio 2020). La programon kaj alirmanieron bonvolu trovi ĉe: bemi.tejo.org/tago/.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №882.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi