Partoprenu en video pri Esperanto en Duolingo

duolingo

Ĉu vi lernis Esperanton per Duolingo? Ni volas aŭdi pri via sperto! Faru videon kaj rakontu al ni! La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 1.30 minutoj. Bonvolu ne aldoni subtekstojn aŭ skribaĵojn en la video.

Jen kelkaj demandoj por inspiriĝi:

– Kiam vi eklernis Esperanton per Duolingo (aŭ ekde kiam vi estas lernanta ĝin)?
– Per kiu lingvo vi lernis Esperanton en Duolingo, ĉu per la angla, hispana aŭ portugala?
– Ĉu vi estas aktiva nuntempe en la Esperanta movado?
– Ĉu io ŝanĝiĝis en via vivo post kiam vi eklernis Esperanton?
– Ĉu vi faris aŭ spertis ion kion vi verŝajne ne farus aŭ spertus se vi ne estus lerninta la lingvon?
– Ĉu vi jam renkontis persone aliajn esperantistojn?
– Ĉu vi ŝatus diri aŭ konsili ion al homoj kiuj nun lernas Esperanton pere de Duolingo?

Kiel sendi la videon?

Estas diversaj manieroj por sendi al ni vian videon. Simple elektu la plej facilan por vi.

  • Vi povas alŝuti vian videon al wetransfer.com kaj sendi la ligilon al ariel.palmer@tejo.org
  • Vi povas alŝuti la videon al via Google Drive kaj sendi la ligilon al ariel.palmer@tejo.org
  • Vi povas ankaŭ sendi la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer

Se vi havas demandojn, skribu al ariel.palmer@tejo.org

La limdato por sendi viajn videojn estas la 28a de junio.

Fonto: tejo.org.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi