Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo

Teo

La 21a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, estas science pruvite, ke teo danke al kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo helpas por bona funkciado kaj kondiĉo de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

Tiel Unuiĝintaj Nacioj per deklaro de specifa tago por teo atentigas la homaron pri la graveco de teo en la monda batalo kontraŭ mizero. La tago ankaŭ pensigas te-produktantojn kaj te-ŝatantojn pri ekologiaj problemoj: teo povas kreski nur en specialaj kondiĉoj, kiuj nun de loko al loko ŝanĝiĝas pro la klimat-problemo. Pluraj agrikulturaj areoj esencaj al te-plantado ne plu estas tiaj, kiaj ili estis antaŭ kelkaj dekoj da jaroj, tiel ke te-komunumo devus aktive subteni politikojn por protekto kaj gardado de la naturmedio, speciale laŭ la direktoj de internaciaj rekomendoj kiel la Celoj por Daŭripova Evoluigo.

Fine estas egale grava la kultura aspekto ĉirkaŭ teo. De jarcentoj, eĉ jarmiloj, ĝi estas parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj en pluraj kontinentoj: Ĉinio, Barato, Indonezio, Japanio, Kartvelio, Irano, Argentino, Vjetnamio, Turkio, Anglio, Hispanio, Svislando, Azerbajĝano kaj multaj aliaj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Samtempe ĝi estas ilo por konekti ĉiujn tiujn kulturojn per komunaj aŭ similaj trajtoj, sociaj kaj familiaj, tiel ke per teo individuoj ĝentile heredas kaj grupoj nature konservas la kulturan diversecon de la mondo, la edukajn valorojn por infanoj kaj la socian estimon pri kulturo, historio kaj ekologio.

Teamanta Esperantista Organizo (TEO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunlaboras por diskonigi al homoj en pli ol 120 landoj tion, kion teo reprezentas, kun la celo antaŭenigi la valorojn de paco, internacia kunlaboro kaj daŭripova evoluigo, konstante atentaj al la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj.

Rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de UN pri la Internacia Tago de Teo eblas legi en ses lingvoj ĉe https://undocs.org/A/C.2/74/L.6/Rev.1

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №873.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi