Somera Esperanto-Studado 2020 – nur virtuale

SES

Kun bedaŭro ni informas, ke SES 2020 ne okazos ĉi-jare fizike en Ĉeĥio – kiel antaŭe planite. Sed aliflanke – kun ĝojo ni informas vin, ke ĝi tamen ja okazos – virtuale kaj tutmonde!
La pandemiaj obstakloj ne permesas, ke SES 2020 okazu kiel kutime, tial ni preparas por vi specialan, unikan virtualan Esperanto-lernejon! Unuafoje en historio do vi havos la ŝancon lerni Esperanton dum SES kaj samtempe resti hejme! ☺

Tiu ĉi SES okazos de la 18-a ĝis 26-a de julio 2020, kaj la ĉefa instruado okazus dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili – lunde-vendrede).

Nuntempe ni diligente laboras pri la detaloj de ĉi-jara, pure reta SES: pri ties formo, datoj, enhavo kaj la retpaĝo. Kiam ni havos pli da informoj, ni sciigos vin! Ĝis tiam restu sanaj, lernu kaj praktiku Esperanton kaj antaŭĝoju la somerajn virtualajn Esperanto-aranĝojn!

Rimarko: Tiu ĉi situacio pri la kronviruso certe nin, la organizantojn ne ĝojigas – tamen, aliflanke, pere de tia ĉi “virtuala SES” povos tiun ĉi nian retan Esperanto-lernejon partopreni eĉ pli da homoj ol kutime. Ja ne necesos vojaĝi, pagi por tranoktoj/manĝoj ktp. Ni do esperas, ke al multaj el vi eblos partopreni – niaj instruistoj jam antaŭĝojas pri vi! Kaj se vi konas homojn, kiuj povus interesiĝi pri ĉi-speca virtuala SES, nepre informu ilin – la aranĝo ja povas taŭgi por diversaj personoj, kiuj pro ajna kialo (financoj, tempo-manko, distanco ktp.) ne povus/as partopreni kutiman SES-on aŭ tradiciajn Esperanto-eventojn ĝenerale.

Rekomendu al ili partoprenon – por nun sufiĉas sekvi aŭ nian Facebook-paĝon aŭ kontroli la retejon de SES por pli da informoj.

SES-teamo

Fonto: https://ses.ikso.net/2020/eo/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi