Sonlibroj kaj kantoj ĉe Aŭskultejo

Germana Esperanto-Biblioteko enmetis en la jam anoncitan novan retejon Aŭskultejo kelkajn sonlibrojn en Esperanto (interalie, fabeloj de Andersen kaj de fratoj Grimm) kaj ankaŭ kantojn, interalie la Esperantan albumon de la Slovakia rokgrupo Team. (1989).

Vidu/aŭdu/musklaku ĉe http://stano-auskultejo.bplaced.net/

Ni scivolas pri via opinio pri la nova retejo; kaj se vi konsentas, mi kaj Germana Esperanto-Biblioteko estos al vi tre dankemaj, se vi diskonigos la retejon en viaj gazetoj, retejoj kaj inter esperantistoj, viaj konatoj.

Amike salutas kaj fortan sanon al vi
kaj al viaj proksimuloj deziras
Stano Marček

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/sonlibroj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.