La nacia konsilantaro de Itala Esperanto-Federacio sekve de la sanitara situacio en Italio kaj tutmonde pro la pandemio de la koronviruso Kovid19 decidis ne okazigi ĉi-jare la 87an Italan Kongreson de Esperanto en Assisi kaj ŝovi ĝin al la jaro 2021a, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto en Assisi.
La jam pagitaj aliĝkotizoj validos por la ontjara kongreso. La antaŭpagon por la antaŭmendo de hotelĉambroj oni povas konfirmi por la venonta jaro, aŭ oni povas peti ĝian repagon, aŭ oni povas ĝin donaci al IEF.
Dankante pro la komprenemo ni esperas revidi kiel eble plej multajn el vi ontjare en Assisi
Michela Lipari
prezidanto de IEF
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/