Ankaŭ la fervojistoj ne kongresos ĉi-jare

ifefPro la nuntempa pandemio de koronviruso, la estraro de IFEF kune kun LKK decidis prokrasti unu jaron la 72an IFEF kongreso en Frankfurt ĉe Oder / Słubice. La kongreso okazos en la samaj najbaraj urboj, de la 21a ĝis la 28a de majo 2021. Individua anonco pri tiu decido estis jam sendita al ĉiu aliĝinto.

En la semajno mem de la nuligita kongreso, estos prezentitaj al niaj membroj sed ankaŭ al publiko virtualaj diverstemaj prelegoj rilataj al fervojo aŭ aliaj interesigaj subjektoj.

Intertempe, la estraro de IFEF okazigas semajne retajn estrakunsidojn kun invititoj, cele decidi pri la problemoj kiuj koncernas la bonan administradon de nia federacio.

La temoj kiuj necesas pli larĝa aprobo estas direktitaj al la Komitato, kiu voĉdonas pri ili. La unua virtuala Komitatkunsido ĉijare okazos la 2an de Junio.

Rodica Todor
IFEF prezidantino

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/ifef

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi