Monda Festivalo kaj Virtuala Kongreso de Esperanto 2020

UEAUEA oficiale anoncas, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20a de junio kaj la 20a de septembro 2020, kaj la VK okazos inter la 1a kaj 8a de aŭgusto 2020.

Tiucele UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la eventoj, sendu proponojn de emblemoj ĝis inkluzive la 14a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar per alekska@gmail.com. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. Premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro rajtas aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte
bonaj proponoj.

La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK estos diskonigitaj en venontaj komunikoj. La plej ĝisdataj versioj de la programoj konstante konsulteblos per Eventa Servo. Se vi havas ideojn au proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de la festivalo aŭ de la kongreso, bv. kontakti la organizteamojn kiel indikite ĉeeventaservo.org/e/mondafest2020. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №875.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi