Universala Esperanto-Asocio bondeziras al Eŭropa Unio, kies fondo estis grandparte inspirita de la Deklaro de Schuman, diskonigita antaŭ 70 jaroj.
La Deklaro de Schuman de la 9a de majo 1950 estis propono de Robert Schuman, tiama ministro pri eksterlandaj aferoj de Francio, por krei novan organizan formon de ŝtatoj en Eŭropo. La propono gvidis al fondo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ), la antaŭanto de tio, kio nun estas la Eŭropa Unio (EU). La eventon oni ĉiujare festas la 9an de majo kiel la Tagon de Eŭropo kaj Schuman mem estas konsiderata unu el la patroj de la eŭropa konstruado (vidu en Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Deklaro_de_Schuman).
Tiu dato sendube estas kuraĝigo al la plua partopreno de esperantistoj por pli forta kaj pli justa Eŭropo. La eŭropaj esperantistoj entuziasme akompanis la 70-jaran procedon por krei tiun komunumon de eŭropaj popoloj, festatan la 9an de majo. Sennombraj tra la jaroj estis la iniciatoj de eŭropaj geavoj kaj gepatroj por montri solidarecon inter la diverslingvaj eŭropanoj per komunaj kunvenoj, kongresoj, eldonaĵoj kaj informaj agadoj pri la internacia lingvo Esperanto, kiu delonge ŝajnas la natura solvo por interkompreniĝo en tiu kontinento. Tial UEA invitas la Esperanto-komunumon kunfesti la Tagon de Eŭropo, speciale kadre de la 70-jariĝo de la Deklaro de Schuman. Tiu datreveno estas okazo mencii la multajn ligojn inter Eŭropo kaj Esperanto, inter ili:
-la Alvoko al Diplomatoj de D-ro Zamenhof, publikigita en 1915, en kiu la iniciatinto de la Internacia Lingvo pledas por fondo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, pacaj kaj solvantaj ĉiujn etnajn problemojn por la feliĉa kunekzistado de etnoj, lingvoj, religioj kaj naciaj kutimoj: “Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn ‘Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo’. Sed se nun estas ankoraŭ tro frue por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento”;
-la ideoj de Hector Hodler pri kreo de ŝtatligo (federacio) kiel vojo al paco, kunigitaj en la libro “Novaj Vojoj”: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=261;
-la eŭropismaj ideoj inter la du mond-militoj de la german-rumana esperantisto Jozef Zauner, kies verkoj enhavas multajn el la ideoj nun realigataj, inkluzive de komuna mono.
-la agado de la belga esperantisto Germain Pirlot (eo.wikipedia.org/wiki/Germain_Pirlot), unu el la proponintoj en 1995 de la nomo de la monunuo Eŭro kaj senlaca aktivulo por Esperanto en EU;
-la agado de diversaj Esperanto-organizaĵoj, kies agadtereno estas Eŭropo: la Asocio por Eŭropa Konscio (AEK, uea.org/fakoj/AEK); Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu eldonas ĉiumonate la Eŭropan Bultenon (europo.eu/eo/euhropa-bulteno); Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE, legu ĝian komunikon pri la 70-jariĝo de la Deklaro de Schuman); la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, organizanto de la Eŭropa Festivalo de Esperanto-Kantoj, kiun UEA aŭspiciis en 2019 (ecem.com.pl/2019/03/15/7-europejski-festiwal-piosenki-esperanckiej/); la Eŭropa Komisiono de UEA, kiu kunligas la Landajn Asociojn de UEA en Eŭropo; kaj la plej juna, la asocio Espéranto pour l’Europe, kreita en 2019 (esperantoeurope.org/presentation-esperanto-europe);
-kaj, anekdote, la ekzisto de revuo por infanoj kun Esperanto-nomo: Mia Europo (miaeuropo.eu).
Tra la jardekoj esperantistoj kaj subtenantoj kreis tiujn strukturojn por kunordigi sian agadon por Esperanto kaj por Eŭropo, kio gravas por akiri subvenciojn, produkti publikaĵojn, gvidi lernejajn eksperimentojn pri lingvoinstruado, entrepeni informadon. Esperantista agado ekzistas en ĉiuj landoj de Eŭropo, kaj ofte la bezono de eŭropanoj interkompreniĝi sur bazo de egaleco estas unu el la gvidaj linioj de la informado pri Esperanto en la kontinento.
Esperantistoj sincere esperas, ke la Union ne regu puŝoj al nekunlaboro aŭ atento al pure naciaj interesoj, sed ke solvoj estos bazitaj sur egala sinteno al ĉiuj eŭropaj popoloj. Solidareco kaj egaleco inter ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj kulturoj triumfos, tiel ke Eŭropo restu tiu ekzemplo de socio, kiu kapablas kunteni ekonomian efikecon kaj solidarecon, kiun homoj en la tuta mondo admiras. Nur tia Eŭropo kapablus montri al la mondo, kiel oni solvas lingvajn problemojn en maniero justa per la internacia lingvo Esperanto.
Omaĝe al tiu dato la Libroservo de UEA proponas specialan oferton por la tuta monato majo: “Brilu ĉiu lingvo samrajte! Por multlingveco kaj egalrajta komunikado en Eŭropo”. Verkita de la membro de UEA László Gados, ĝi estis eldonita en Söjtör, en 2001, de Humana Eŭropa Asocio – PLU. Temas pri eseo aperinta okaze de la Eŭropa Jaro de Lingvoj kaj jam tradukita en almenaŭ ok lingvojn: katalogo.uea.org/?inf=6534. Legindaj ankaŭ estas la libroj “Eŭropa Unio, paŝon post paŝo” (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9107) kaj “Kia estus la nuna Eŭropo sen EU?” (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9649).