Instigo kaj UEA: subteno al Eventa Servo, Komputeko, Telegram, WordPress kaj aliaj

UEAUEA fariĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo-Liberapay, kaj Yves Nevelsteen fariĝis komisiito de UEA pri reta agado. Instigo-Liberapay estas la paĝo de Fonduso Instigo en Liberapay (eo.liberapay.com/instigo), kiu arigas en si plurajn gravajn iniciatojn: ekde la retejoj Eventa Servo kaj Komputeko ĝis la laboroj por tradukado de Telegram kaj WordPress en Esperanton.

Liberapay (liberapay.org) estas memstara neprofitocela platformo, kiu peras donacojn/monsendojn al projektoj aŭ homoj kaj cetere havas version tute en Esperanto. Fonduso Instigo estas fonduso starigita de belgaj esperantistoj por subteni Esperanto-agadojn, ĉefe tiujn, kiuj celas retan agadon, gviditajn de Yves Nevelsteen. Nuntempaj kundecidantoj de la Fonduso Instigo estas Valère Doumont kaj Jean-Pol Sparenberg. Nun UEA oficiale aŭspicias la fonduson per rekta monsubteno tra Liberapay kaj alvokas la tutmondan komunumon same subteni la fonduson per Liberapay. Strategiaj retagadoj por Esperanto en la fonduso estas:

Eventa Servo (eventaservo.org): kunlabore kun Fernando Ŝajani, komisiito de UEA pri Eventa Servo, Yves kunzorgas pri evoluigoj de tiu senpaga servo de UEA kaj TEJO, kiu fariĝis unu el plej popularaj retejoj en Esperantujo. Via subteno helpos teni la retejon funkcianta kaj instigos konstante plibonigi Eventan Servon. Subtenu ĝin ankaŭ per aldono de viaj eventoj kaj registrado de via organizo kaj de vi mem kiel uzanto!

Komputeko (komputeko.net): en tiu tre grava prikomputila terminokolekto, gvidata de E@I (www.ikso.net), Yves kunordigas laborojn kaj instigas kunlaboradon. Menciindas la agado de la junulo Robin van der Vliet pri tutnova retejo por Komputeko: estas multe da laboro, kiun certe indas subteni!

Tradukado de Telegram (telegramo.org) kaj WordPress (wordpress.com) al Esperanto: Robin estas ĉeftradukanto (al Esperanto) kaj disvastiganto de Telegram en Esperantujo. Yves transprenis la traduklaboron de WordPress de Cindy McKee. Gravas instigi al ĉiam aktuala traduko de tiuj kaj aliaj platformoj, kiuj utilas al esperantistoj kaj montras la uzatecon de Esperanto. Komuna subteno de la komunumo estas nepra por tio.

Aliaj laboroj jam inkluzivitaj en la fonduso estas Vikipedio (eo.wikipedia.org), partnere kun la Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo, esperanto.wiki), kun kiu UEA kunlaboras; Eksterrete (nevelsteen.info/eksterrete) kaj Markolibro (nevelsteen.info/markoj). Legu pri ĉiuj ĉe: eo.liberapay.com/instigo. Vi certe konsentos instigi.

La fonduso celas akiri 50 eŭrojn semajne. Se nur dek bonvolemaj esperantistoj akceptos subteni per po 5 eŭroj semajne, ni atingos tiun celon. Estas neniu dubo, ke tio eblas, kaj por kuraĝigi la komunumon UEA faris unuan donacon de 600 eŭroj por la jaro 2020 kiel bazan kontribuon. Ĉe eo.liberapay.com/instigo bonvolu legi kiel eblas al vi kontribui: per PayPal, Stripe, kreditkartoj kaj ĝiroj el SEPA-regiono. La donacoj estos uzataj por teni la menciitajn projektojn (retejojn, domajnojn, servilojn), provizi teknikajn plibonigojn (per akiro de aldona spaco kaj novaj iloj kaj uzopcioj en la projektoj), partoprenigo de ĉefaj kunlaborantoj en eventoj kaj kompensi per simbola honorario la ĉefkunlaborantojn. UEA estas tre fiera pri la atingoj de tiu teamo kaj pri la eblo tion instigi.

Donacoj al Instigo-Liberapay estas anonimaj. Se vi volas esti menciita kiel subtenanto en la jarraporto de Instigo, sendu pri tio mesaĝon al yves@ikso.net. Subteni la ĝeneralan laboron de UEA eblas ankaŭ per membriĝo en la Asocio: uea.org/alighoj/alighilo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №877.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi