Miguel Fernández celebras sian 70an datrevenon per antologio en la hispana

miguel

La 18an de majo la hispana poeto kaj tradukisto Miguel Fernández fariĝas 70-jara. Naskiĝinte en 1950 en la andaluzia urbo Granado, fine de la sesdekaj jaroj li translokiĝis al Madrido, por studi kaj poste labori, kaj en ĉi tiu urbo li plu loĝas. Li esperantistiĝis en 1980 kaj baldaŭ prenis kontakton kun aliaj hispanaj amikoj same inklinitaj al la poezio kaj literaturo. Formiĝis tiel neformala rondo, kiun oni komence nomis la Hispana Opo, kaj kiu poste kreskis kaj fariĝis pli konata sub la kolektiva nomo Iberia Skolo.

Miguel FernándezMiguel komencis tradukan karieron, interalie per verkoj de la granda poeto Federico García Lorca, granadano kiel li mem, kiel la teatraĵoj Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, unue publikigitaj okaze de la jubilea hispana kongreso en 1987. Al García-Lorca, kiun li brile studis kaj tradukis ankaŭ poezie, li dediĉis sian monografion Sur la spuroj de Federico García Lorca, publikigitan de la Universitato de Santiago de Kompostelo. Alia favorata verkisto, same viktimo de la postmilita diktatuto sed malpli konata ekster Hispanio, estas lia preskaŭ samnomulo, Miguel Hernández, kies antologion li publikigis en 1988 (ĝi estis antaŭnelonge reeldonita de Hispana Esperanto-Federacio).

Liaj tradukoj plej ofte rilatas al verkistoj socie engaĝitaj, kaj en la lastaj jaroj li intensigis tiajn tradukojn kun antologioj kiel Poezio: armilo ŝargita per futuro (antologio de historia kontestema hispanlingva poezio) kaj Nova mondo en niaj koroj (de nuntempuloj), aŭ verkoj de Ramón del Valle-Inclán, José Sanchis Sinisterra, kaj aliaj modernaj hispanaj aŭtoroj.

Miguel FernándezLiaj unuaj konataj originalaj verkoj estis kolektivaj: la poemaro Ibere libere kaj la rakontaro Ekstremoj, kun siaj kolegoj Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz), Jorge Camacho kaj Gonçalo Neves, famigintaj la menciitan Iberan Skolon. Venis poste unuopaj kolektoj, unue El miaj sonoraj soloj (1996) kaj, post iom tro longa atendado, la novelaro La vorto kaj la vento (2016) kaj la poemaro Rev-ene (2018).

Miguel FernándezMiguel estas ankaŭ brila kantisto kaj deklamisto, kiu ofte akompanas la prezentadon de siaj verkoj per spektakleca stilo kaj plurfoje kunlaboris kun muzikistoj en kaj ekster Esperantujo. Li kreis aŭ kunordigis plurajn spektaklojn, inter kiuj lastatempe Vivu la teatro!, unue por hispana kongreso okazinta en Almagro (urbeto konata ĝuste pro sia rilato al tiu arto), kiu, post sia granda sukceso, estis denove programita en aliaj esperantistaj eventoj, eĉ se jam ne ĉiam kun speciala rilato al teatro. Tiun sencon de spektaklo li kun sia amiko Miguel Gutiérrez Adúriz komencis lastatempe porti ankaŭ al la prezentado de la Belartaj Konkursoj de UEA, de kies ĵurio li estis komisiita kiel prezidanto (kun Adúriz kiel sekretario) ekde la jaro 2017a.

Miguel FernándezTiu brila prezentkapablo helpis lin ankaŭ plekti rilatojn kun aliaj aŭtoroj kaj aktivuloj ekster la Esperanto-movado, kun kiuj li lastatempe amplekse kunlaboris, ĉu per tradukoj, ĉu en komunaj publikaj engaĝitaj prezentadoj. Tiu laboro de (en liaj vortoj) elkatakombigo favoris ne nur la reciprokan influon, sed ankaŭ la konsideron de Esperanto kiel tute normala lingvo en beletre influaj rondoj.

La plej lasta frukto de tia elkatakombigo, kulture grava en si mem, fariĝis la ĵusa apero de la unua ampleksa verko de Miguel Fernández en la hispana, nome, la antologio de poemoj el ĉiuj liaj libroj, de li mem tradukitaj en tiun lingvon. La titolo estas Semilla de arrebol (Semo de matenruĝoj) http://calumnia-edicions.net/product/semilla-de-arrebol-miguel-fernandez kaj ĝi estis nur antaŭ kelkaj semajnoj publikigitaj de la baleara eldonejo Calumnia, en kies retejo eblas ĝin mendi jam en tiu momento, tute ĝustatempe por la datreveno.

Miguel FernándezLa libron oni planis prezenti unuafoje okaze de la madrida Nokto de la Libroj, organizota de la regiona registaro okaze de la pasinta aprila Tago de la Libro, kaj ĉefe en evento antaŭvidita por junio en la Universitato de Granado. Bedaŭrinde, la gravaj sekvoj de la koronvirusa pandemio en Hispanio kaŭzis la nuligon de preskaŭ ĉiuj publikaj okazaĵoj, kaj do la prezento nun fariĝos pli intima, almenaŭ ĝis kiam la cirkonstancoj ebligos pli malfermajn festadojn.

Aliflanke, la anstataŭo de renkontoj per virtualaj eventoj en Esperantujo donos al multaj la ŝancon konatiĝi kun lia menciita lerteco pri kantado kaj deklamado, sen bezono vojaĝi. Kiel unua mallonga sperto, mi rekomendas lian mallongan sed vervan deklamadon de peco de Don Quijote en Esperanto, omaĝe al la libero, ĉe https://www.youtube.com/watch?v=DZLnDkm7VXk. Poste, li estas anoncita kiel ĉefrolulo en la Virtuala Esperanto-Konferenco kiun ILEI organizas por la semajno de la 25a ĝis la 31a de julio anstataŭe de sia nuligita kongreso. Kaj certe liaj planoj ne haltas tie…

Feliĉan naskiĝtagon, Miguel!

José Antonio del Barrio

La Ondo de Esperanto (en kies plej freŝa 303a numero aperis granda poemo de la jubileanto) volonte aliĝas al la gratuloj, kiujn Miguel hodiaŭ akceptas.

Foto: Miguel Fernández en publika deklamado sur madrida placo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/fernandez

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi