La 64a Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) okazos sabate, la 9an de majo 2020, ekde 14:00 laŭ la irana tempo. Jen la programo:
14:0o–14:10 Malfermo (Stefan MacGill kun propono pri rekomendoj).
14:10–14:55 So Ĵin Su (estrarano de UEA): Koreio – ekzemplodona lando.
14:55–15:40 Ilona Koutny: Universitata instruado de esperantologio kaj interlingvistiko
15:45–16:30 Amri Wandel (estrarano de UEA): La nova pandemia retejo de UEA
16:30–17:15 Małgosia Komarnicka: Pollando: Regionaj asocioj levas sin al la nuntempo.
17:15–18:00 Forumo: UMEA, ILEI, kaj espereble pliaj Fakaj Asocioj. Gvidos SMG.
30-minutaj prezentoj kun 15 minutoj por demandoj kaj respondoj.
Tempozonoj:
Abundas retejoj, kiuj donos informojn, se ne aperas via tempozono. Jen ŝlosilo, bazita sur la komenchoro de la seminario.
Irana tempo: ekde 14:00
Centra Eŭropa Somera tempo: ekde 11:30. Por la plimulto de Eŭropo kaj Afriko.
Universala Tempo (UTC), la normo bazita sur Greenwich (GMT): ekde 09:30.
Ameriko: Orienta Somera Tempo (EDT): ekde 05:30.
Korea Norma Tempo (KST): ekde 18:30. Valida ankaŭ por Japanio.
Stefan MacGill
Laŭ EKO 2020-22 sendita el Budapeŝto, la 6an de majo 2020.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/amo-2