Estrara respondo publika al la plendoj: Komuniko de la Akademio de Esperanto

akademioLa Akademio de Esperanto notas kun bedaŭro ke la 7an de majo 2020 akademiano Valentin Melnikov, partoprenante konversacion en la komentariejo apud la blogo de Robert Nielsen, interalie provis uzi sian akademianecon kiel argumenton por fortigi sian pozicion en disopinio pri nelingvaj demandoj sociaj. Ni nin distancigas de tio kion diris Valentin Melnikov en tiu reta interŝanĝo.

Estante organizaĵo laŭstatute dediĉita ekskluzive al lingvaj demandoj kiuj koncernas Esperanton kaj esperantologion, la Akademio estas institucio formale neŭtrala pri ĉiuj aliaj – ekzemple sociaj kaj politikaj – demandoj. Tio tamen ne signifas ke ĝiaj membroj havus komune nenion alian krom kono de kaj fakaj spertoj pri la lingvo. Kunligas nin kun la Esperanta komunumo la sindevontigo defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie.

Lige kun la bedaŭrinda elpaŝo de akademiano Melnikov (iuj el kies komentoj ŝajnis montri diskriminaciemon kontraŭ virinoj), estas levita la demando ĉu la malgranda nombro de virinoj inter la akademianoj indikas ian diskriminacion en la sintenoj de nia institucio (kiu mem alelektas novajn membrojn per statute difinita proceduro). Tiuj kiuj studos la Statuton trovos ke nia institucio estas konstruita por certigi la reprezentiĝon de parolantoj de kiel eble plej diversaj gepatraj lingvoj, kaj ne rilatas al aliaj parametroj kiel la aparteno al tiu aŭ alia sekso aŭ socitavolo. 45-kapa organizaĵo ne povas enkalkuli ĉiujn soci-justecajn parametrojn kaj samtempe atenti la lingvokvalitajn normojn kiuj devas esti prioritataj en lingva Akademio kapabla plenumi la bezonojn de la esperantista komunumo.

Ni estas certaj ke la publiko post pli bona konatiĝo kun niaj laboroj povos maksimume profiti de niaj konoj.

Por la Akademio de Esperanto,
la estraro

Fonto: Oficialaj Informoj, №32
(2020 05 09)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/05/akademio-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Estrara respondo publika al la plendoj: Komuniko de la Akademio de Esperanto1

  1. Valentin Melnikov diras:

    Oni verŝis tiom da kalumnio kontraŭ mi, ke estas vere abomene rebati ĉiun detalon.

    Almenaŭ, mi ne “uzis mian akademianecon” kiel argumenton – male, tiuj kiuj atakis min, riproĉis min pro tio – samkiel apaĉoj antaŭ cent jaroj povis ataki homon nur pro ties inteligenta aspekto, ke li surhavis ĉapelon aŭ okulvitrojn.

    Ĉu akademiano ne estas homo? Ĉu li ne rajtas – kiel privata persono – esprimi sian opinion? Mi emfazas – mi mem neniam menciis tie mian akademianecon.

    Plie, absolute ne temis pri virinoj en la Akademio (kiujn mi certe estimas). Ankoraŭ absurda estas aserto, kvazaŭ mi malŝatas virinojn ĝenerale. Kiel oni scias, mi havas bonan edzinon kaj feliĉas kun ŝi. Eble oni min tiom furioze atakis ĝuste pro tio, ke mi havas “tradician” seks-orientiĝon?…

    La vorto “ŝajnas” estas tre karakteriza, Nuntempe estas modo, eĉ bedaŭrinda kutimo, senbaze akuzi. “Hajli-lajkli”… kaj certe la akuzo estu maksimume nebula, sed nepre emocia.

    Homoj, kiuj plej laŭte pledas pri “toleremo” – reale mem absolute ne toleras alian opinion.

    Plie, ili senrajte elmetis miajn personajn datumojn – tio nuntempe estas krimo en ĉiu lando.

    Abomene…

Respondi