Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Afriko

flagoOkaze de la Tago de Afriko, formale la Tago de Liberigo de Afriko, la 25an de majo, Universala Esperanto-Asocio varme salutas, pere de sia Afrika Komisiono kaj de la estrarano de UEA pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, ĉiujn afrikajn amikojn kaj ĉiujn bonvolemajn homojn en la mondo.

La unua Tago de Afriko okazis en 1963 en la ĉefurbo de Etiopio, Adisabebo, kiam 32 landoj fondis la Organizaĵon por Afrika Unueco (OAU). De tiam pliaj 21 landoj aliĝis al OAU, estante Sud-Afriko la lasta lando, aliĝinta en 1994 post la fino de la apartisma regno. La misio de OAU estis liberigi la afrikajn landojn de koloniisma regado, antaŭenigi suverenecon de afrikaj landoj, defendi homajn rajtojn al afrikanoj kaj restarigi la dignon de la afrikaj popoloj. Kun 53 membro-ŝtatoj OAU finis sian agadon en 2002 kaj estis anstataŭigita de Afrika Unio (AU), kiu nuntempe konsistas el 55 membro-ŝtatoj, reprezentantaj pli ol 1,32 miliardon da homoj kaj grandan lingvan diversecon, inter ili kvin laborlingvojn (araba, franca, angla, portugala kaj svahila).

Fonto de pluraj civilizacioj, Afriko estas konsiderata kiel la lulilo de la homaro, la origino de multaj popoloj, lingvoj, religioj kaj tradicioj. Ĝia kontribuo al la homaro estas grava en ĉiuj epokoj, kaj la malfacilaj kaj tristaj okazaĵoj spertitaj de Afriko en ĝia historio utilu al ni kiel neforgesebla leciono, kiu helpu la mondon komune progresi en ĉiaj kampoj kaj firme evolui en daŭripoveco. Afriko nuntempe kalkulas je esperiga generacio, entuziasma, ambicia kaj laborema, kiu ne lasas dubon pri la sukceso de Afriko en la proksima estonteco.

Se oni revizitas la mision de OAU, ampleksigitan de AU, oni komprenos, ke ĝi celas respondi al la homaj bezonoj pri digno, justeco, kunlaboro kaj unuiĝo, kaj esence similas al la celoj, kiujn esperantistoj ĉiutage obstinas atingi por pli bona mondo. UEA havas grandegan deziron, ke Afriko prosperu, kaj la Asocio estas aparte fiera labori por tio pere de sia Afrika Komisiono kaj de siaj membroj en Afriko: viroj kaj virinoj. Grava atuto por nia agado en la kontinento estas labori per tiu altkvalita grupo de afrikanoj, kiuj, plene konsciaj pri la granda valoro de afrikaj homoj kaj popoloj, rekte rilatas kun ili sen kulturaj baroj. Samtempe nia komuna lingvo Esperanto rolas kiel grava ilo por informi al homoj de la tuta mondo, ne malofte misinformitaj pri Afriko, pri la vera vizaĝo de Afriko.

Pro tio UEA pretas en la venontaj jaroj kongresi en Afriko, nia lulilo, kaj tiel ebligi al homoj de la tuta mondo kunfratiĝon en la plej bona afrika etoso, per kiu afrikanoj normale festas tiun ĉi tagon. Vestitaj per grandiozaj tradiciaj kostumoj, homoj de pluraj landoj okazigas spektaklojn kaj festivalojn ĉirkaŭ kulturo, gastronomio kaj diverseco de kutimoj en la kontinento. Ĉi-jare tamen la Tago okazas, kiam la necesaj zorgoj kontraŭ la koronvirusa pandemio devigas homojn resti enfermitaj en siaj hejmoj, sen la eblo celebri tiun ĉi memortagon. Kvankam estas malĝoje ne publike celebri ĝin, kun deziro pri feliĉa Afrika Tago UEA kuraĝigas al ĉiuj en siaj koroj kaj hejmoj celebri ĝin kun la spirito de solidaro al tiuj, kiuj batalas kontraŭ la KOVIM-19, kaj pripensi ĉu la celoj de AU estis atingitaj kaj kion fari por ilin konkretigi en la proksima estonteco. Tiu pripensado ne koncernas nur afrikanojn, sed ĉiujn homojn en la mondo, al kiuj valoras libera kaj daŭripova socio. Vivu Afriko!

Subteni la laboron de UEA en Afriko eblas i.a. per donacoj al Fondaĵo Afriko (uea.org/alighoj/donacoj/afriko) kaj Fondaĵo Canuto (uea.org/alighoj/donacoj/canuto). Por 2020 UEA aparte kuraĝigas donacojn por helpi esperantistojn en Uvira (uea.org/gk/874a1).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №876.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi