Jarkolektoj de la revuo Esperanto liberaj por elŝutado

UEAUEA informas, ke aldone al la libera elŝuteblo de la n-ro 4/2020 de Esperanto (per uea.org/revuoj) ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro disponeblajn en la retejo de UEA.

La retejo nuntempe provizas la jarkolektojn ekde 2002. Trovu ilin ĉeuea.org/revuoj/esperanto. Por elŝuti la liberajn numerojn oni devas musklaki la butonon “Elŝutu la numeron”. Ne necesas ensaluti por numeroj de pli ol antaŭ unu jaro: tuj post la musklako la retejo postulos nur kontrolkodon por permesi al vi elŝuti la elektitan numeron. Por la Jarkolekto 2019 elŝuteblas nuntempe de la januara ĝis la marta numero. Por la jarkolekto 2020 eblas elŝuti la aprilan numeron de 2020: uea.org/revuoj (libere, sen la postulo ensaluti aŭ entajpi kontrolkodon).

Bela novaĵo estas ankaŭ tio, ke ĉiuj voĉlegitaj numeroj de antaŭ pli ol unu jaro estas same libere aŭskuteblaj: uea.org/revuoj/sono – kune kun la voĉlegita aprila numero de 2020. La voĉlegado estis reprenita de la pasinta Estraro de UEA, sub kunordigo de la tiama estrarano Emilio Cid, kaj pro tio ne ĉiuj numeroj estas voĉlegitaj. Nuntempe kunordigas la voĉlegadon Luis Obando kun teamo de volontuloj. La ĉefa celo de tiu grava laboro estas provizi la enhavon de la revuo al vidhandikapitoj. Se vi volas kontribui per legado, kontaktu luis@esperanto.co. Se
eblas al vi donaci por tiu celo, via subteno bonvenas per donaco al la Volontula Fondaĵo: uea.org/alighoj/donacoj/volontuloj.

Nia Asocio sincere esperas, ke la komunumo ĝuos tiujn eblojn. Samtempe ni kuraĝigas
(re)membriĝi por subteni la laborojn de la Asocio per nia
reta aliĝilo: uea.org/alighoj/alighilo. Membroj malpli aĝaj ol 36 jarojn estas konsiderataj TEJO-membroj kaj aŭtomate ricevas ankaŭ la revuon Kontakto. En la kategorio Baza homoj malpli aĝaj ol 26 kaj 20 jarojn ricevas grandajn rabatojn, respektive de 50% kaj 75%. Homoj pli aĝaj ol 35 jarojn povas aboni la revuon Kontakto papere aŭ elektronike ekde nur 6 eŭroj jare: uea.org/alighoj/abonilo (aŭ alternative fariĝi patrono de TEJO per la reta aliĝilo). Se eblas al vi, konsideru ankaŭ donaci al Fondaĵo Canuto, kiu helpas la Asocion membrigi homojn en nepagipova situacio aŭ kun transpagaj baroj. Per ĝi ni membrigas ĉefe junulojn kaj virinojn. Donacoj tiucele eblas per: uea.org/alighoj/donacoj/canuto.

Fine ni invitas ĉiutage viziti la retan revuon Esperanto per revuoesperanto.org, kie eblas legi artikolojn de la papera eldono samkiel ekskluzivajn rubrikojn kaj aliajn novaĵojn. Ekde ĝia lanĉo ĝi prezentas al la publiko averaĝe po 1 artikolo por tago, kaj jam sufiĉe multe da artikoloj estas por esploremaj novaj legantoj.

Speciale en ĉi tiu epoko UEA esperas, ke ĉiuj esperantistoj kaj ties familianoj kaj amikoj bonfartas kaj estas en sekureco. Nia Asocio staras por solidarecaj valoroj kaj kontraŭ ĉiaj diskriminacioj. La revuo Esperanto, legata en pli ol 120 landoj, ekde sia fondo en 1905 kaj oficialigo kiel organo de UEA en 1908 estas je la dispono de la komunumo por tio, kaj ĉiuj estas bonvenaj kontribui al la revuo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №863.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi