Nikolaj Lejkin: Post la Paska diservo

Okaze de la hodiaŭa Pasko ni aperigas la novelon Post la Paska diservo de Nikolaj Lejkin, kies Esperanta traduko aperis antaŭ unu jaro en La Ondo de Esperanto.

La riĉa metiisto Pankrato Davidoviĉ Uĥovjortov kun siaj familianoj ĵus revenis hejmen post la festa Paska diservo.

– Kristo resurektis! – li kriis al la kuiristino, kiu malfermis la pordon, kaj komencis la Paskan kisgratuladon, turnante al ŝi siajn vangojn, kaj tuj aldonis: – Kial vi, stultulino, ŝmacas lipe? En la himnoj estas kantate “ni brakumu unu la alian”, sed pri kisado nenio estas dirita.

– Mi pro la sento, sinjoro… Jen ovo por vi, – balbutis la kuiristino.

– Dankon. Pelagea Dmitrijevna, donacu al ŝi responde du ovojn de la dua klaso, – li diris al la edzino.

La lernoknaboj, senditaj al la preĝejo por konsekri la Paskajn kukojn kaj kazeaĵon, dume ne revenis, kaj pro tio oni ankoraŭ ne povis sidiĝi ĉe la tablon por malfastiĝo. Tio iom kolerigis la mastron.

– Jen idolanoj! Verŝajne ili haltis ie survoje kaj saltludas, – li supozis. – Estas grandioza tago, sed alitempe oni devus treni ilin je la haroj.

– Ne faru tion je la festo, – la edzino haltigis lin. – Prefere pro tio mi donu al ili frakasitajn ovojn, sed ne la sendifektajn.

La infanoj de la gemastroj paŝis ĉirkaŭ la tablo kun festmanĝoj, tuŝis per siaj fingroj porkfemuran ŝinkon kaj lekis la fingrojn.

– Ne tuŝu la ŝinkon! – kriis al ili la patrino. – Tiuj, kiuj antaŭ la sanktigita Paska kuko malfastiĝas per alia manĝaĵo, dum la tuta jaro malsanos.

– Ĉu vi rimarkis, kiel Tiĥonov gratulis min post la diservo? – la mastro demandis ŝin.

– Kaj kiel?

– En tre aroganta maniero kaj kun fieraĉa rideto sur la vizaĝo, kvazaŭ dirante: kraĉ’ al vi, nun mi mem mastrumas kaj tute ne emas estimi vin. Sed ankoraŭ antaŭ jarduono li laboris en mia metiejo. Aĥ, kiel rapide oni forgesas la bonon. Eĉ pli! Li stariĝis apud mi kaj diris: “Se temas pri densa orumado, mi per miaj laboraĵoj en plej bona maniero povas kankanenci kun vi”. Imagu: li, kaj kun mi!

– Paĉjo, ne kankanenci, sed konkurenci, – atentigis la patron la pli aĝa filo, gimnaziano.

– Tute ne gravas. Sed vidu: kia impertinento!

– Paĉjo, la laboristoj venis por Krista gratulado kaj alportis ege grandan ovon, – raportis la juna filo, alkurinta el la kuirejo.

– Jen kiel! La laboristoj jam revenis el la preĝejo, sed la knaboj ankoraŭ vagaĉas! – laŭtis la mastro.

– Ĉu ni gratulu la laboristojn per duaklasaj ovoj? – demandis la edzino.

– Certe, per la duaklasaj. Ne necesas dorloti ilin. Kion ili komprenas? Ili bezonas nur iun ovon.

– Mi ne interkisiĝos kun la laboristoj. Kial mi vane trivu miajn lipojn? Mi foriros, – diris la aĝa filino.

– Restu, Maria! En tiaj tagoj oni devas forĵeti la orgojlon. Finfine, kial temas pri la lipoj? Vi povas kunpremi la lipojn kaj turni al la laboristoj nur viajn vangojn. Ja ili verŝajne ne truigos la vangojn per siaj kisoj.

La laboristoj, vestitaj per novaj manteloj kaj jakoj, eniris kaj donacis al la mastro gigantan tornitan ovon. Iliaj haroj estis grase oleitaj, kaj pro tio en la ĉambro sentiĝis la olivolea odoro.

– Kristo resurektis! Vere resurektis! – eksonis la ĝojkrioj, kaj komenciĝis interkisiĝa ŝmacado, kiu daŭris kelkajn minutojn.

La laboristoj iris laŭvice, de la pli aĝa al pli juna familiano, komencinte de la mastro. Ĉiu familiano, metinte sian manon en la korbon, elkorbigis unu ovon kaj donacis al ĉiu laboristo.

– Ĉu vi vidis la knabojn kun la Paskaj kukoj? – demandis la mastro.

– Ne, ni ne vidis. Ĉu ĉi tiuj friponoj ĝis nun ne venis? Pankrato Davidoviĉ, vi estas tro bonkora kaj milda. Prefere ni traktu ilin laŭ nia maniero!

En la ĉambron enkuris la anhelantaj knaboj kun saketoj, en kiuj estis la Paskaj kukoj kaj kazeaĵo. Laboristo sukcesis pinĉi orelon de unu el ili.

– Kie vi ludaĉis ĝis la nuna tempo? Ĉu ne sufiĉos la morgaŭo por viaj bestaj amuziĝoj? – kriis la mastro.

– Ni staradis ekstere. La pastroj longe ne eliris por la konsekrado, – provis senkulpiĝi la knaboj.

– Ĉu vi metis la dudekkopekan moneron, kiun mi donis al vi, sur la pleton de la akolito?

– Ni surpletigis ĝin. Ĉu eblis ne fari?

– Jes ja. Sed, eble, vi ĝin alproprigis por aĉeti spickukojn. Gardu vin, tio estas grandega peko!

– Je Dio, ni surpletigis ĝin.

– Ŝtelemaj knabaĉoj! Necesas bone observi ilin! Pasintfoje miaj tute novaj tibiingoj malaperis, jen fifaro de iliaj manoj, – kriis iu el la amaso da laboristoj.

La mastro kaj ĉiuj familianoj degne permesis, ke la knaboj po unu fojon kisu iliajn vangojn. Intertempe la mastrino malnodis la saketojn kaj kriegis:

– Kial la konsekritaj ovoj estas kaputaj? Mi ja donis al vi tute sendifektajn.

– Kulpas ne ni, sed iu ebria ulo. Ni metis la telerojn kun ovoj sur la trotuaron, kaj li iris preter ni, ŝanceliĝis kaj surtretis. Kaj ankoraŭ volis bati nin, kiam ni ekinsultis lin, – senkulpiĝis la knaboj.

– Ho, necesas vin puni, – diris la mastro, sed tuj faris la signon de la kruco, diris “Kristo resurektis”, tranĉis al si pecon da Paska kuko, ŝmiris sur ĝin la Paskan kazeaĵon kaj komencis manĝi. – Malfastiĝu, sinjoroj, per ĉi paskaĵo, kaj al via metiejo oni poste alportos samovaron kaj porkfemuran ŝinkon.

– Ni tre dankas vin, Pankrato Davidoviĉ. Sed unue estu via familio, kaj ni poste. Kien ni rapidu? – voĉis la laboristoj.

Intertempe la mastro verŝis al si glaseton da vodko, prenis ĝin per la mano kaj, turninte sin al ili, diris:

– Nu, mi gratulas vin okaze de l’ festo! Por via festado mi oferas du ruĝajn dekrublajn biletojn! Sed ne drinku senpaŭze! Kio estas la drinkado? En tio estas diboĉo. Tiel estas dirite en la Sankta Biblio. Oni ja povas iom drinki dum festo. Kial ne drinki? Oni povas ankaŭ ebriiĝi, sed nur honeste, pie, kun preĝo, kaj memorante pri la nobleco de l’ sentoj. Eĉ malpaciĝon mi koncedas, sed trodrinki, fordrinki botojn kaj vestojn – tio estas jam tuta moralo. Kial en la eksterlanda Eŭropo tio ne ekzistas? Ja ankaŭ tie vivas la metiista popolo. Nun pri la interbatiĝoj… Kial ne interbatiĝi? Sed ne decas elŝiri la okulojn, nek meti batsignojn unu al la aliaj. Kia plezur’ estas en tio? Estas eĉ neniu ĝojo, nur hontinda ornamaĵo. Piulo vidos kaj diros: “Ĉi tiu homo estas ebriulo, sur li estas sigelo de l’ malvirto”. Kio bona estas en tio? Nur korpa damaĝo al vi mem, kaj al la aliaj – tento por kondamni vin. Kondutu tiel, ke mi ne devu liberigi vin el la arestejo, nek serĉadi vin dum la Tomasa Dimanĉo en drinkejoj kaj gastejoj kaj reaĉeti viajn vestaĵojn. Do, mi drinkas je via sano! Ĉu vi komprenis? Kondutu laŭ la eksterlanda maniero.

– Ĉu eblas ne kompreni! Ho, Dio! Ĉu ni estas brutoj sensentaj? – aŭdiĝis inter la laboristoj.

– Do, bone. Frandu la Paskan kukon kun la kazeaĵo kaj iru kun Dio al la metiejo, – finparolis la mastro kaj etendis sian brakon al la karafo por verŝi al si la duan glaseton da vodko.

Tradukis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi