Iĝu patrono, amiko aŭ abonanto de La Ondo

Ekde januaro 2020 La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako, kies unua, printempa eldono (laŭ la nordhemisfera vidpunkto) aperis la 1an de aprilo.

Nia novaĵretejo estas legebla de ĉiu deziranto, kaj ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la almanako La Ondo de Esperanto, kiun povas legi nur la abonantoj.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Je la 17a de aprilo 2020 estas registritaj unu patrono kaj kvar amikoj de La Ondo de Esperanto

PATRONOJ (100 eŭroj)
Syôzi Nobuyuki (Japanio)

AMIKOJ (30 eŭroj)
Claude Glady (Belgio)
Anonima (Madrido, Hispanio)
Gražina Opulskienė (Litovio)
Bård Hekland (Norvegio)

La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj (krom tiuj, kiuj preferas resti anonimaj) aperas en la rubriko “Donacoj” de nia retejo kaj en nia almanako. Ĉiu patrono ricevas diplomon de la redakcio, senpagan bitversion de ĉiu nova libro de Sezonoj kaj 50-procentan rabaton por ĉiu nova papera libro.

La ricevataj pagoj estas uzataj por kovri la bazajn kostojn de la funkciado de la retejo kaj de la produktado de la almanako. Temas pri kostoj aparataj (aĉeto kaj riparado de la komputilo, printilo, skanilo k. a.), programaj, retaj (nomo kaj funkciado de la retejo, abonado de la reto) kaj aliaj.

Niaj klopodoj trovi subtenon de esperantistaj asocioj, instancoj kaj fondaĵoj malsukcesis, kaj la estonteco de la sola ĉiutage aktualigata Esperanta novaĵretejo dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj legas ĝin kaj abonas la almanakon. Se vi deziras, ke ĝi plu funkciu kaj daŭre pliboniĝu, iĝu abonanto, amiko aŭ patrono de La Ondo. Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

Koran dankon al ĉiuj subtenantoj!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/ondo-61

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi