Estis la 17a de marto 2020. Ni, membroj de Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo rendevuis en nia Zagreba esperantejo, strato Vodnikova 9. La reĝisoro Lovro Krsnik kaj la nova knabo en nia teamo, Mark Fejer. Lin proponis al ni la patrino de Jura, instruistino de Mark, kiam ŝi aŭdis ke ni bezonus lertan knabon por ludi la rolon de Petr Ginz en nia teatraĵo Taglibro de mia frato de Chava Pressburger. Jura ĵus diplomiĝis pri la angla. En nia teatraĵo li ludas la rolon de la astronaŭto Ilan Ramon. Mark ludas en la Zagreba teatro de gejunuloj la rolon de ruĝĉemiza fripono en la teatraĵo La knaboj de Paulo-Strato. Li ŝatus en somero ekzameniĝi por eniri Akademion de drama arto kaj li volonte laboris kun nia reĝisoro, Lovro. Li volis havi plian teatran sperton, kiam li aŭdis ke ekzistas en Zagrebo ensemblo kiu preparas teatraĵon en iu nekonata lingvo nomata Esperanto.
Ni volis en julio prezenti nian Esperano-teatraĵon en Ĉeĥio, la lando kie mortis, la 16-jara Petr Ginz en la jaro 1944.
Kiam mi eniris, Lovro kaj Mark jam ekzercis. Mi estis lingva kontrolanto. Mark legis tre bone, mi ne devis multon korekti. Lovro instrukciis, Mark ekzercis korpmovojn. Mi kontrolis en la mansukripto, kio estos la venonta sceno kaj vidis, ke tio estas la sceno, en kiu Petr kun amiko flugigas la kajton. Sed la vento malhelpas ilin. (En la posta sceno venas iuj knaboj kaj ĵetos al ili ŝtonojn. Ĉar ili komprenis ke la knaboj kun la kajto estas judoj.)
Dum Lovro ekzercis kun Mark, mi decidis kuri al vendejo kaj aĉeti kajton. Mi kredis, ke estos pli facile ekzerci kun la vera kajto en la manoj ol kun la fantazia kajto. Baldaŭ mi revenis al la Esperanto-klubo. Ni iom manipulis la kajton… La kajtoj ŝatas ventojn. Do ni eliris kaj direktiĝis al la digo de la rivero Sava, kie ni flugigis nian kajton. Ĝi ekflugis. Neniu knabo ĵetis al ni ŝtonojn. Estis bele vidi ĝin liberan en la aero.
Ni volis daŭrigi la venontan semajnon. Sed ni ne plu revenis al la kajto. La koronviruso venis al Kroatio kaj malhelpis nin. Ni ne plu povas libere moviĝi, ni devas resti hejme.
La 22an de marto 2020 forta tertremo skuis Zagrebon kaj detruis ĝian malnovan centron, ĝiajn hospitalojn, katedralojn kaj muzeojn. La stratoj estas plenaj de la kamentuboj, kiujn la tertremo ĵetis de la tegmento. La Esperanta ejo en Vodnikova travivis. Ni devos en nia Esperanta domo konstruigi novan kamentubon. Kaj poste aĉeti novan hejtilon.
Nia kajto atendas la tempon pli favoran. Mi kredas ke ĝi flugos denove.
Robert Milijaš
prezidanto de Studenta Esperanto-Klubo
La tekston sendis Spomenka Štimec
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/kroatio-4