KCE kaj AEI pri la kursoj en Duolingo kaj aliaj

Duolingo, lernu.net kaj aliaj retkursoj rimarkinde sukcesis dum la lastaj jaroj, almenaŭ kvante. Malgraŭ tiu kresko, la membraro de la tradiciaj esperanto-societoj stagnas aŭ eĉ regresas kvante. Kial?

Por klarigi tiun paradokson diversaj opinioj aperas. Iuj taksas (almenaŭ parte) didaktike maltaŭgaj tiujn kursojn. Aliaj pensas ke ne temas pri veraj kursoj, sed precipe pri utilaj propagandiloj. Pliaj suspektas ke oni blufas pri la nombroj. Pluraj plendas pro manko de interesaj servoj. Kaj tiel plu.

Neniu ĝis nun diris tion, kion ni nun deklaras. La intereso pri esperanto ne sufiĉas por aktiviĝi en la esperantlingva komunumo, se la lingvo estas perceptata nur kiel komunikilo. Tio estas la baza manko de ĉiuj retkursoj. La tiea didaktiko ne kapablas transdoni la konscion ke esperanto estas ankaŭ identigilo kaj arta perilo, nome vivanta lingvo de vivanta popolo.

Venis la tempo prepari tian kurson. Kadre de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista intencas fari tion. Kiuj deziras kunlabori, tiuj estas bonvenaj, eĉ se ili ne jam havas la esperantan civitanecon.

Nome de Kultura Centro Esperantista kaj Afrika Esperanto-Instituto, unuaj subskribintoj:
Perla Martinelli, Anna Bartek, Lorena Bellotti, Abasi Nshimirimana, Giorgio Silfer

Fonto: HeKo 732 3-B, 6 apr 20

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi