KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto

UEAPublikigita ankaŭ en Esperanto en la retejo de UN/AKHR (Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj): www.ohchr.org/EN/NewsEvents/Pages/DisplayNews.aspx?NewsID=25757&LangID=E (tradukis el la franca originalo al Esperanto Stefano Keller, ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo.)

La timoj ligitaj al la KOVIM-19 ne estu ekspluatataj por ataki kaj ekskludi la minoritatojn – diras eksperto de UN

ĜENEVO (la 30an de marto 2020) – La ekspluato de la timoj ligitaj al la KOVIM-19 fare de grupoj kaj de politikistoj, por kulpigi la minoritatojn, rezultigas alarmigan kreskon de parolaj kaj fizikaj misagoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj minoritatoj, el kiuj multaj estas ekskluditaj de alireblo al sanprizorgado kaj al informoj pri la pandemio, deklaris eksperto de UN pri rajtoj.

“KOVIM-19 ne estas nur sano-problemo; ĝi povas esti viruso pliakriganta ksenofobion, malamon kaj ekskludon”, deklaris Fernand de Varennes, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj aferoj.

“Raportoj pri fizikaj atakoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj azianoj, malamaj paroladoj kulpigantaj la minoritatojn, interalie la romaojn kaj hispanparolantojn por la disvastigo de la viruso, kaj pri politikistoj, kiuj volas rifuzi al la migrantoj la aliron al medicinaj servoj, ĉiuj montras, ke la ŝtatoj urĝe devas akcenti la neceson de tio, ke la homaj rajtoj de ĉiu devas esti protektataj, speciale de la pli vundeblaj kaj pli marĝenigitaj”.

La eksperto de UN esprimis siajn zorgojn rilate al la multnombraj raportoj pri ksenofobio kaj pri la ekskludo de minoritatoj en diversaj mondopartoj, kiel ekzemple alvokoj rifuzi la aliron al medicinaj servoj por migrantoj sen identigiloj, aŭ kiel la malekzisto de informoj pri la pandemio en minoritataj lingvoj, inklude de gestolingvoj.

“Milionoj da homoj, speciale la minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj, eble ne havas aliron al tio, kio estas sendube la plej grava mesaĝo de publika sano ekde generacioj”, deklaris S-ro de Varennes.

“La plej vundeblaj de la mondo estas ofte la lastaj, kiuj petas helpon. La internacia komunumo kaj la ŝtatoj devas efike kunlabori por informi, helpi kaj protekti ilin. Temas interalie pri komunikado kun ili en iliaj lingvoj, kiam tio eblas, por efike provizi al ili la esencajn informojn kaj la flegadojn esencajn de publika sano, sed ankaŭ apliki protektajn aranĝojn kontraŭ la fizikaj atakoj kaj malamaj paroladoj”.

“La koronvirusa epidemio endanĝerigas la sanon de ni ĉiuj, sen rigardo al lingvo, religio aŭ etna deveno. Sed iuj estas pli vundeblaj ol aliaj. Ni ĉiuj povas fari aranĝojn por kontraŭstari ĉi tiun multiĝon de diskriminacia kaj malama parolado kontraŭ minoritatoj aziaj kaj aliaj en la sociaj retoj, aldonante niajn voĉojn en subtenaj mesaĝoj uzante la kradvortojn #MiNeEstasViruso aŭ #JeNeSuisPasUnVirus aŭ
#IamNotAVirus”.

“Por kontraŭbatali la epidemion oni devas agi kontraŭ ĝiaj plej obskuraj aspektoj. Urĝas kaj necesas, ke la ŝtatoj kaj ni ĉiuj firme ekagu por protekti la homajn rajtojn de la plej vundeblaj kaj marĝenigitaj, inkludante la minoritatojn, la indiĝenajn komunumojn kaj la migrantojn”, konkludis S-ro Fernand de Varennes, Speciala Raportisto pri minoritataj aferoj.

* * *

La Specialaj Raportistoj konsistigas laborgrupon de la Homrajta Konsilio kadre de la t.n. Specialaj Proceduroj. La Specialaj Proceduroj kunigas la plej grandan grupon de sendependaj ekspertoj de la UN-sistemo pri homaj rajtoj. Temas pri sendependaj mekanismoj, enketoj kaj monitoradoj rilate al la laboro de la Konsilio pri specifaj situacioj de landoj aŭ diverstemaj problemoj en ĉiu regiono de la mondo. La ekspertoj de la specialaj proceduroj laboras volontule kaj ne estas funkciuloj de UN, ne ricevas salajron por tiu laboro, estas sendependaj de ĉiu registaro aŭ organizaĵo kaj partoprenas en kunsidoj kiel individuoj.

* * *

S-ro de Varennes estas de jaroj kunlaborema kontaktpersono de UEA ĉe UN en Ĝenevo, juristo kaj fakulo pri lingvaj rajtoj, kiu nun okupas tiun altan funkcion ĉe UN kiel Speciala Raportisto pri minoritataj aferoj. Li estas en rekta kontakto kun la ĉefreprezentanto de UEA en Ĝenevo kaj UEA invitas al ĉiuj Esperanto-parolantoj diskonigi tiun mesaĝon kiel montron de bonvolemo kaj kunlaboro kun UN kaj UN-kontribuantoj.

UEA taksas, ke pro la publikigo de tiu mesaĝo en lia oficiala raportista paĝo ĉe Facebook facebook.com/UN.SRMinorities.RSminorites.ONU/posts/792993834521563 kaj tra lia engaĝiĝo per Esperanto, UN samkiel NRO-oj kaj aliaj instancoj rimarkos la altnivelan subtenon al Esperanto kaj nia laboro por lingvaj homaj rajtoj.

Aparte UEA kontentas pro la publikigo de la Esperanta versio de tiu mesaĝo en la retejo de AKHR (Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj) apud aliaj lingvoj: la angla, ĉina, franca kaj hispana – kiel legeblas supre, komence de tiu komuniko. La mesaĝo aperas ankaŭ en la retpaĝo linguistic-rights.org/un/#FDV inkluzive kun voĉlegita versio kaj en la retejo Esperanto por UN.

La diskonigo de tiu mesaĝo kaj ĝia esperanta versio subtenas la viglan kunlaboron de la raportisto kun UEA kaj kun la Esperanto-movado kaj tuŝas statutan laborcelon de la Asocio: lingvaj homaj rajtoj kaj Esperanto.

Interesatoj, kiuj scipovas la anglan, estas invitataj serĉi la gravan artikolon de S-ro de Varennes “Language policy at the supranational level” en The Cambridge Handbook of Language Policy, red. Bernard Spolsky (2012). S-ro de Varennes estis la ĉefparolanto en nia simpozio ĉe UN en 2015 (en la angla).

Subteni la laboron de UEA por Esperanto en UN eblas ĉefe per membriĝo en la Asocio. (Re)membriĝu por 2020 kaj invitu viajn konatojn (re)membriĝi: uea.org/alighoj/alighilo. Eblas ankaŭ donaci por la agado de UEA rilate Uneskon: uea.org/alighoj/donacoj/unesko. Kaj subteni nian oficejon en la sidejo de UN en Novjorko: uea.org/alighoj/donacoj/novjorko (ni proponas donaci 10 USD por iĝi Amiko de la oficejo, 25 USD por iĝi Subtenanto aŭ 100+ USD por iĝi Patrono). Ni kore dankas al ĉiuj niaj membroj kaj donacintoj!

UEA ĉiutage sekvas la evoluojn de la pandemio en la mondo. En la venontaj tagoj la komunumo ricevos aliajn komunikojn rilate la pandemion, la UK-on, funkciadon de la CO kaj aliajn priatentindaĵojn. Ni plej sincere esperas, ke ĉiuj niaj membroj, esperantistoj kaj familianoj estas sanaj, en sekuraj lokoj kaj situacioj, kaj kuraĝigas sekvi la rekomendojn de aŭtoritatoj kaj sciencistoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №860.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi