Nia pakto kun la tagiĝo

DasguptaAntaŭ dudeko da jaroj, mi vizitis Srilankon pro nekutima laboro – pacama, principe esperantisteca, tamen ne kun uzantoj de Esperanto. Mi iris tien kiel membro de plurnacia brigado da instruantoj pri la tradukarto. Ni volontulis per pacaj rimedoj iomete kuraci tiun insulan landon sangantan pro enlanda milito. Invitite de universitata fakultatestro en la urbo Kandy, ni tie labortendare instruis liajn kolegojn kaj studentojn, kaj aliajn interesatojn el diversaj srilankaj universitatoj, pri la tradukistiko kaj parencaj lingvosciencaj konceptoj. Niaj trejnitoj intencis traduke pontofari inter la sinhala, la tamila kaj la angla, kaj tiel krei bazon por fortika paco.

Mi rememoras hodiaŭ tiun gravan komencon. En kaj apud la Esperanto-movado, ni faras kulturan laboron por la paco, ni ree kaj ree faras tiajn komencojn, ankaŭ se ni ne atendas ke precize tiuj komencoj atingos sukcesan kulminon. Ni semas kaj semas, neniam laciĝas – precipe en la landoj sudaj, ĉe homoj junaj, tagiĝaj, komencemaj, senlacaj. La esperantistaro estas plenplena je komencantoj pri la paca lingvo. Ne hontinde. Eĉ la plej avangardaj homoj estas komencantoj pri la homarana konscio. Ni fieru ke niaj veturiloj startas kaj restartas kaj restartas sur tiu vojo.

Esperanto estas homarana movado, kiu centfoje stumblas kaj tamen redebutas sur la arenoj de la mondo. Niaj debutoj diversas laŭ la regionoj. Brazilo, ekzemple, foje investegis energion en la lerneja agado. Se la ĉefaj agantoj pacience fosados sian sulkon, pli aŭ malpli frue multaj lernejoj en Brazilo instruados nian lingvon al milmiloj da geknaboj. Tio estos unu speco de ekflorado. Dependos de la politika vetero, kiom frue aŭ malfrue tiuj semoj fruktos. En dua lando gravas la universitataj studentoj. En tria lando reliefe aktivas la maljunuloj, homoj de la “tria aĝo”. Ilia matura saĝo fortigas nian ĝardenon per radikoj profundaj. Se iam brazilaj lernejanoj amase lernos Esperanton, ili eventuale trovos amemajn kaj diligentajn korespondgeavojn en Pollando.

Kiom da lokoj, tiom da vokoj. Kiom da aĝoj, tiom da saĝoj. Efektive, egale gravas la homoj el ĉiuj generacioj, ne nur la lernejanoj. Kial do emfazi la komencemon de movado re kaj redebutanta? Kial elekti por eseo la titolon “nia pakto kun la tagiĝo”? Estimataj, kompreneble ni bezonas agemulojn el ĉiu aĝo. Mia celo ja ne estas atentegi nur la infanaron, sed tra la tuta gamo de niaj fortostreĉoj insiste emfazi la rejunigadon de la homarana impeto. La tago rejunigas sin je la tagiĝo – je tiu momento, kiam la tago mem estas komencanto kaj rememoras havi magian pakton kun ni esperantistoj. Kian enhavon mi imagas por tiu magia pakto? Jen la ĉefa demando por ni hodiaŭ.

La respondo al tiu demando plej valida por vi havas kiel ekirpunkton la fruajn paŝojn de via persona vivo. En via infanaĝo, vi ekkonis la plej senperajn personojn kaj faktojn. Koni tiun vian medion estis la ĉefa celo de viaj eklernoj. Ni nomu tiun fruan medion “via medieto”. Poste, plu kreski signifis por vi lerni en lernejo, studi en universitato, legi gazetojn, viziti sociajn retejojn. Vi abunde trinkis de tiuj fontoj de sciado. Tial, multon ne rekte konatan vi tamen scias – multajn faktojn pri sportistoj, politikistoj, kantistoj, aktoroj, montoj, riveroj, gejseroj, dezertoj. Vi neniam renkontos ilin, sed iliajn detalojn vi rapide liveras dum kvizoj. Tiuj objektoj de via serioza scio aperas do en “via mediego”, tiel ni nomu ĝin.

Nun mi starigas al vi nekutiman, tute eksterkvizan demandon. Kie en la horaro de via tagnokto aperas la medieto konata ekde via infaneco kaj la mediego sciata ekde via lernejado? Pensu iomete. Dum la funkciaj horoj de la tago – ĉu labora, ĉu feria tago, tio ne gravas – la sciatoj el via mediego nepre iel-tiel aperadas sur via ekrano. Sed en la nokto, dum vi dormas, viaj sonĝoj foje venigas sur vian ekranon la medietajn, intimajn homojn kaj lokojn, la konatejojn. Jen iuj elementoj el la ordinara ritmo de viaj tagoj kaj noktoj.

Sed vidu, la tagiĝo estas magia momento. Ĝi prezentas eblon de io eksterordinare alia, eblon de utopio. Tiu momento diras al vi ke alia mondo eblas. La potenco de tiu sankta momento donas al vi la subitan kuraĝon revi ke la tago nun naskiĝanta ne ripetos la ŝablonon de viaj rutinoj. Ĝi malfermos al vi aventuran pordon; trans ties sojlo vi renkontos tute novan elementon – sci-konon. Tiu mirinda sci-kono metos la konatejan, medietan realon de viaj noktoj en ĉioŝanĝan, eksterordinaran interkirladon kun via tago. For la tagordon, vi krios, for la banalan tagordon stulte truditan de tiu mediego kiun mi rigardis kiel sciatan!

La magie potencaj voĉoj el viaj fruaj jaroj vokas. En la nomo de la sankta senmakuleco de viaj infanjaraj ekimpresoj, tiuj potencaj voĉoj ordonas al vi ke vi ne plu akceptu la antaŭjuĝojn kaj la misajn preferojn de tiu vialanda elito – de elito kiu per la agordoj de la nacia eduksistemo muldis vin kiel obeeman ŝtatanon. La potencaj voĉoj admonas vin ne plu malami la fremdulojn kaj la enmigrintojn, kvankam vi estas sisteme instruita malami ilin. Ili admonas ke vi ĉesu ignori tiujn nevidebligitajn marĝenulojn en via socio kiujn vi estas edukita ignori. Ili insistas ke vi amu kaj respektu pli ol nur tiujn kiujn pro la prioritatoj de via nacia elito vi lernis senrivale ami kaj respekti. Ili insistas ke malobee al via elito vi nun amu kaj respektu universale ĉiujn homojn.

Mi ne plukas utopiemon el la malplena aero, estimataj, sed el konkreta socia realo. Orienta Azio jam montris la vojon al aliaj mondpartoj. Eble iuj el vi aŭdis pri la libro aperinta en 2007 sub la titolo Historio por malfermi la estontecon, esperantigo de komuna, trilanda mezlerneja lernolibro pri la moderna historio de Koreujo, Ĉinujo kaj Japanujo. Tiun libron dum jaroj zorge kunverkis entute 42 historiistoj (17 ĉinoj, 13 japanoj kaj 12 koreoj). Ili sukcesis produkti verkon sen mensogoj kaj sen embarasiĝo uzeblan por la mezlerneja instruado. Tiu libro ne kaŝas la hororajn faktojn pri la rivaleco inter la nacioj, pri la militoj, pri ekspluatadoj, pri hontindaj krimoj. Tamen la libro per sia ekzemplo instruas al maturaj homoj ekvilibre diri la veron, plenumante la deziron de infanoj povi plenrespekte fidi al siaj plenkreskuloj.

La libro oficiale aperis en 2005 samtempe en la japana, la ĉina kaj la korea; ĉiuj tri versioj estas egale validaj. 42 homoj garantias, ke ili diras la samon. La esperantigon – faritan de 11 ĉinoj, 22 japanoj kaj 11 koreoj – kunordigis Yu Tao, Satoo Morio kaj Lee Chong-Yeong. Ili donas al nia unika interkomunumo la rajton fieri ke ekster la orientaziaj lingvoj nur Esperanto portas al la homaro ĉi tiun unike valoran pontolibron, pontantan inter edukaj sistemoj.

Tiu orientazia lernolibro estas iom utopia. Ĝi ja ne estas uzata por instrui la historion en ĉiuj mezlernejoj de la tri landoj. La lernejaj sistemoj eĉ ne intertraktas formale kun la celo atingi tian aranĝon aŭ komisii la produktadon de pli da neŭtralaj lernolibroj de la sama tipo por ke la lernejanoj havu elekton inter diversaj aŭtoroj, diversaj stiloj ktp. Nur iuj lernejoj eksperimente uzas la libron. Tamen rimarku la signifon de la fakto ke Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto-Asocio kune aŭspiciis la aperigon de tia esperantigo, kaj ke la Redaktokomitato de tiu lernolibro sukcesis funkciadi kun la konsento de la respektivaj registaroj. La ekzisto de la libro estas grava simbolo de tiu tagiĝo kun kiu la Esperanta interkomunumo havas unikan pakton, sed al kiu sentas allogon ĉiuj homoj bonvolaj, ne nur esperantistoj.

Atente rimarku, ke la trilanda projekto ne celis liveri universitatan, enciklopediecan verkon de pluraj volumoj por profesoroj kaj studentoj. Oni prave elektis la mezlernejan nivelon. Iomete pli aĝaj infanoj – pretaj unuafoje en sia vivo aŭdi la veron pri siaj nacioj – lernu surbaze de komunaj agordoj kiuj nuligas la apartajn mensogojn preferatajn de la elito de ĉiu unuopa lando. Jes, la revo estas utopia, alidire tro avangarda, kaj tial la tuta lernejaro ja ne tuj efektivigos ĝin. Tamen, vidu kiom da institucioj pretas sponsori la revon. Elektante la mezlernejan nivelon, tiu projekto emfaze deklaras la gravecon de … la tagiĝo, la komenco de la serioza lernado de la moderna historio.

Geamikoj diris al mi, ke mi erarus, se mi tro forte kaj unikige emfazus la aperon de specife tiu libro orientazia. Mi estas informita, ekzemple, ke jam pli frue aperis samtipaj komunaj lernolibroj por la francoj kaj la germanoj. Pardonu ke mi ne esploris precize kiom da komune verkitaj historioj aperis do en tiu regiono, nek ekzakte kiom da lernejoj instruas el tiaj libroj. Tamen bonvolu noti ke la landoj funkciantaj jam delonge en la Nord-Atlantika Traktata Organizaĵo plene dissolvis ne nur geopolitike sed ankaŭ kulture la formalan malamikecon kiu ekzistis dum la dua mondmilito. Tiu situacio ne estas komparinda kun tio kion ni trovas en Orienta Azio. Krome, mi nenie vidis esperantigon de tiaj francaj-germanaj lernolibroj historiaj, nek komentarion en Esperanto pri la valoro de tiuspeca verka entrepreno. Mi tial sentas la devon insisti pri la unika valoro de la orientazia lernolibro. Certe sudazianoj kaj amerikanoj bone komprenas ke neniu venus al la ideo verki nun kredindan komunan lernolibron pri la moderna historio de la sudaziaj landoj aŭ de la Amerikoj. Kaj mi sincere petas vin ne demandi kian sencon havus pensi tuj pri simila komunhistoria projekto por tiu aŭ alia regiono kara al vi. Iuj utopiaj pensoj trafas la sojlon de konkreta efektivigeblo pli frue ol aliaj.

Estimataj, kiamaniere vi mem, konkrete, povas partopreni la firmigadon kaj diskonigadon de nia esperantista pakto kun la tagiĝo? Kiuj utopiaj agoj elsaltos el viaj magiaj manoj? Vi certe mem iniciatas multon. Tamen, ĉu mi rajtas fari unu-du sugestojn?

Unue mi konkrete sugestas ion tuje fareblan. Kiam Mahatma Gandhi volis veki nin baratanojn al la neceso propraforte liberiĝi el sub la kolonia jugo de la britoj, li petis ke ni faru volontulan laboron ĉiutage – ke dum minimume duona horo ĉiutage ni propramane ŝpinu per ŝpinrado. Tiel ĉiu baratano rekte, persone partoprenu la produktadon de ŝtofo kaj kontribuu al la malfortiĝinta teksaĵa industrio de Barato. La celo de tiu alvoko de Gandhi estis redukti nian dependecon de la vestaĵoj kiujn Britujo amase produktis kaj trude vendadis al ni. La baratanoj de tiu epoko mobilizis sin ĉirkaŭ tiu konkreta volontula laboro. Inspirite de tiu ideo, mia patro Arun Dasgupta iam diris al mi: Probal, vi esperantistoj, se vi volas krei socian teksaĵon de la homoj el la tuta mondo, devus ĉiutage traduki dum almenaŭ duonhoro. Traduki estas la lingva ekvivalento de ŝpinado.

Bonvolu ne pensi ke mi insiste petas ke ĉiu esperantisto kontribuu ĝuste per la tradukado de altkvalitaj beletraj tekstoj, kiujn oni tuj aperigu. Certe ne al ĉiu individuo tia laboro konvenas. Ni pensu al la infanoj. Ni ja ne devus kredigi al ili ke la arto traduki estus facilega. En la lernejaj Esperanto-programoj, pro la agordoj de la moderna lingvo-pedagogio, tute ne rolas rekte la tradukarto. Tamen, infanoj lernintaj iom da Esperanto ĝuos la sperton regule traduketi el Esperanto en sian gepatran lingvon, ekster la kursa horaro, lude kaj plezure, sen konsideroj pri aŭtoraj rajtoj kaj eldonebleco – same kiel oni biciklas aŭ naĝas sen nepre konkursi kun ĉampionoj. Mi ĉefe sugestas ke la esperantista komunumo diversmaniere reliefigu la valoron de la tradukado kaj la gravecon de niaj tradukistoj, tre ofte neglektataj. Traduki estas pontofari inter lingvoj. Esperanto kiel pontolingvo estas natura aliancano de absolute ĉia tradukado en la mondo, ankaŭ inter la portugala kaj la hispana, inter la germana kaj la ĉina.

Mia dua sugesto estas ke teksante la socian ŝtofon vi ne nur atentu al diversaj longdistancaj partneroj, kion kuraĝigas la transnacia retoriko de Esperanto, sed ankaŭ pensu pri la marĝenaj socianoj neglektataj en via propra socio. En ĉiu lando troviĝas evidentaj aksoj de tia malegaleco. La urbanoj havas pli da avantaĝoj ol la kamparanoj. La viroj, ol la virinoj. La junuloj kaj mezaĝuloj, ol la maljunuloj. Kiam vi lingve ekzercas vin por plibonigi vian Esperanton, provu tuŝi la temon de tiuj malegalecoj en via interparola kaj skriba repertuaro. Ne nur babilu pri la kutimaj agrablaj kaj facilaj temoj. Kompreneble ne troigu la fortostreĉon; nepre ne perdu la gajan bazon de la Esperanta sociumado. Memoru ke la celo de la iniciatoj pri kiuj ni pensas hodiaŭ estas festi la tagiĝojn, la komencojn. Ne forgesu la principon ke ni devas kutimiĝi al la facilaj ŝtupoj antaŭ ol sufiĉe forti por la pli penaj ŝtupoj. Sed inter la komencoj gravaj al ni aperu ankaŭ la malfacilaj klopodoj fari ian komencon por konscii diversajn sociajn malegalecojn inter ni, kaj apliki la forton de la esperantista amikeco al tiuj demandoj. Se ni povas nenion pli konkretan fari por helpi, ni almenaŭ aŭskultu unu la alian. Trovi aŭskulteman amikon jam duonigas la ŝarĝon kiun devas porti suferanto.

Espereble vi ne pensas ke mi emfazas komencojn nur pro retorikaj kialoj. Tute ne. Mi emfazas la komencojn, ĉar nur imperiistoj akaparas al si la rajton tuŝi per siaj krudaj, intervenemaj manoj la tutan gamon de la viveroj en fremda socio. Liberaj homoj kune iniciatas komencojn. Ili ne klopodas anticipe fiksi la kompletan tagordon de libere fluanta konversacio. Kiam la homaro estos sukcesinta pri tuta serio da komencoj, tiam la mezo de nia planeda rakonto spontane prezentos sin al ni. Neniu ja devos ion iniciati por atingi tiun rezulton. Niaj planoj estu sisteme komencemaj, utopiaj; la realon sekvontan post tiuj komencoj ni ne bezonas plani – la realo eĉ tro trude invadas nian spacon, kaj ĝuste niaj utopioj povas iom bremsi tiun invadon.

La Esperanto-movado elektis por sia standardo la verdan koloron. La verdo simbolas la junon, la komencojn, la printempojn.

En la jara ciklo, vivu la printempo! En la taga ciklo, vivu la tagiĝo! Vivu nia pakto kun la tagiĝo!

Probal Dasgupta

Ĉi tiu artikolo aperis en la printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/dasgupta-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi