BET-56 okazos en Jelgava post unu jaro

La 2020a jaro eniros en la historion pro la tutmonda lukto kontraŭ la pandemio kaŭzita de la nova koronviruso COVID-19. La pandemio estigis serion da limigoj kaj malpermesoj, kies forigo estos malrapida kaj laŭgrada. En Latvio ankoraŭ daŭras la eksterordinara situacio, kio malpermesas kunveni kaj organizi publikajn eventojn. Ĉi tiu situacio malebligas al la organizantoj de la 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56) efektivigi la preparadon de la aranĝo; oni ne povas garantii ĝian okazigon en la planita tempo kaj la sekurecon de la partoprenantoj dum la aranĝo.

Tial laū interkonsento kun la prezidantoj de la Esperanto-Asocioj de Estonio kaj Litovio, la organiza komitato decidis prokrasti BET-56 al 2021. Ĝi okazos en la planita urbo Jelgava (Latvio) de la 3a ĝis la 10a de julio 2021.

Al la dezirantoj malaliĝi, la kotizo estos repagita. Same oni pretas repagi la antaŭpagitan monon pro la loĝado kaj manĝado. Ĉiu aliĝinto aŭ lia reprezentanto ricevos informon retmesaĝe.

Ni ĉiuj havu fortan sanon, bonan humoron kaj renkontiĝu dum BET-56 en 2021!

Margarita Želve
Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/04/bet

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi