La organizado de IJK bone progresas

La itala junulara renkontiĝo IJF anoncis sian nuligon, kaj nia teamo ricevis kelkajn demandojn pri la situacio en Nederlando. Ni havas nun neniun kialon nuligi la 76an Internacian Junularan Kongreson. Ĝi okazos la 11-18an de julio 2020, post ekzakte kvar monatoj. Kvar monatoj estas longa tempo, kiam temas pri epidemio: en malpli ol tri monatoj Ĉinujo iris de la unua infekto al tutlanda krizo, kaj al preskaŭ malapero de la viruso.

En Nederlando laŭ hodiaŭaj informoj estas 321 infektoj, preskaŭ ĉiuj el ili kun konata fonto. Ĉiuj enloĝantoj konscias pri la viruso kaj kion fari por malhelpi ĝian disvastigon, por ke la epidemio restu malgranda. Ĉiuj en nia organiza teamo estas sanaj kaj la organiza laboro progresas antaŭ nia tempoplano.

Se la situacio iel multe malboniĝos ĝis junio, ni certe komunikus tion al vi, plej laste unu monaton antaŭ la kongreso. Okaze de nuligo ĉiuj pagitaj kotizoj estus repagitaj.

La organiza teamo
La 10an de marto 2020

Fonto: https://www.tejo.org/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/tejo-19

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi