Svislando: Prokrasto pro la epidemio

SESMi esperas, ke ĉiuj inter vi estas je bona sano. Tiu konstato nuntempe ne estas malplena formulo, sed, konstatante la akutan situacion, ĝi esprimas mian profundan senton. Bedaŭrinde, la epidemio de la koronviruso COVID-19 nun inundas nehaltigeble la tutan mondon kaj ne haltas ĉe landlimoj.
La saneco de niaj membroj por ni estas grava, kaj antaŭvideble la epidemio atingos en aprilo/majo en Zuriko sian kulminon. Tial la estraro de Svisa Esperanto-Societo (SES) decidis, ke la Svisaj Esperanto-Tagoj 2020 pro la koronvirusa epidemio devos estis ŝovitaj de komenco de majo al aŭtuno. Ĉiuj anoncitaj eventoj de la 30a de aprilo ĝis 3a de majo estas nuligitaj.

La novaj datoj por la Svisaj Esperanto-Tagoj estos la 16-18a de oktobro.

Nome de la estraro de Svisa Esperanto-Societo mi petas vin ĉiujn pri kompreno kaj alvokas la tutan mondon al solidareco en la batalo kontraŭ la viruso, kiu ja estas komuna malamiko de la tuta homaro!

Dietrich Michael Weidmann

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/svisujo-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi