Programo de la Internacia Kongresa Universitato en Montrealo

MontrealoLaŭ la rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj la Scienca Kafejo en Montrealo. Ĝis la limdato, ĉi-jare fruigita al la 15a de januaro, la komisiono (Fiedler, Maitzen, Tonkin, Vergara, Wandel kaj Wen) ricevis 24 proponojn, el kiuj ĝi elektis naŭ por la IKU kaj ok por la Scienca Kafejo. La resumoj aperas en la IKU-paĝo de UEA: https://uea.org/teko/IKU

Kadre de la Internacia Kongresa Universitato, Grant Goodall prelegos pri lingvistiko, Xavier Alcalde pri Geopolitiko, Pascal Dubourg Glatigny pri Esperanto kaj la dua mondmilito, la IKU-rektoro Geoffrey Greatrex pri romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo, François Lo Jacomo pri la Ora Nombro, Bill Mak pri la Silkaj Vojoj, Orlando Raola pri Kemio kaj akvo, Keyhan Sayadpour pri genetiko kaj koro kaj Carlos Spinola pri Spacveturado. La prelegoj de Goodall, Lo Jacomo kaj Raola estos parto de AIS-kurso kun po du aldonaj prelegoj.

Kadre de la Scienca Kafejo prelegos Manuela Burghelea pri Komunikado, Natalia Dankova pri Dualingva lernado kaj Esperanto, Wallace Du Temple pri kanada Historio, John Huang pri Esperanto en ŝanĝiĝanta mondo, So Gilsu pri la svastiko, Anna Striganova pri Popolaj fabeloj kaj Kristin Tytgat pri “Bruselo, ĉu dulingva aŭ multingva urbo”.

Unuafoje aperos en la IKU-libro ankaŭ la tekstoj de la Scienca Kafejo. Aldone, kiel pasintjare, troviĝos en la libro la prelegoj en la AIS-universitata sesio (SUS), laŭeble okazonta kadre de la GEA-PEA-IFEF-kongreso en Frankfurto ĉe Odro fine de majo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2020, №856.

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

 

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi