Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento

MonatoOkaze de la 40-jara ekzisto de Monato, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Ĉiujare, kaj tiel longe ke restos mono en la fonduso kreita pro tiu ĉi celo, estos aljuĝata ĉefpremio de 250 eŭroj, dua kaj tria premio de 100 eŭroj kaj sep senpagaj abonoj de Monato.

Povas partopreni ĉiu persono, kiu bone regas Esperanton kaj kiu ne verkis por Monato la lastaj kvin jaroj. Por partopreni la kandidatoj sendu tekston de minimume 500 kaj maksimume 2500 vortoj al nova_talento@monato.be.

La temoj inter kiuj la kandidatoj povas elekti estas:

* La politiko, vivo, turismo aŭ historio de sia propra lando aŭ regiono
* Ekonomio
* Komputado
* Scienco
* Medio kaj ekologio
* Lingvo

Atentu, ke Esperanto-movado ne estas inter la temoj. em>Monato estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto. Antaŭ ol ekverki, indas demandi ĉe nova_talento@monato.be, ĉu temo taŭgas por la konkurso. Tie vi povas ricevi ankaŭ ĉiujn pliajn informojn.

La kompleta regularo kaj eta afiŝo troviĝas je
https://www.monato.be/nova_talento.php

Roland Rotsaert

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/monato-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi