Tempoj kaj urboj. 1859. Penza

En la jaro de sia 25a datreveno Moskva Esperanto-Asocio MASI lanĉas novan Esperanto-renkontiĝon: “Tempoj kaj urboj”. Ĝi estas dediĉita ĉefe al gravaj eventoj, okazintaj en la vizitata urbo ekde la mezo de la 19a jarcento. Per ekzemplo de la vizitata urbo ni ŝatus senti la vastan historian fonon, samtempan kun la vivo de Zamenhof kaj lia lingva projekto. Nia unua urbo estas Penza (ruse: Пенза), kaj nia unua esplorjaro estas 1859 – la naskiĝjaro de la kreinto de Esperanto.

Penza situas en ĉevolga altebenaĵo centre de la Eŭropa parto de Rusio. La setlejo, iĝinte urbo en 1663, nun estas administra, ekonomia kaj kultura centro de Penza regiono. Al Zamenhof la urbo havas neniun senperan rilaton, ili vivis siajn apartajn vivojn – sed ja samtempe! Kaj tiu fakto estas sufiĉa por interese trakti nian temon.

Ni ŝatus paroli pri historiaj kaj politikaj eventoj, aparte pri scienc-teknika progreso kaj evoluo de artoj en la jaro 1859a en la mondo, Rusio, Bjalistoko kaj Penza. La Esperanta parto de la programo enhavos ankaŭ intelektajn kaj psikologiajn ludojn, poezian horon, tabloludadon k. s.

Nia renkontiĝo estos ĉefe turisma kaj ripoza. Penza estas riĉa je kulturaj vizitindaĵoj. Ni loĝos en komforta hostelo en la urbocentro, proksime al gravaj muzeoj, parkoj kaj promenejoj. Ni piediros al: Domo de popola kreado (300 m), Penza zoo (390 м), bildgalerio K. A. Savickij (1,1 km), parko V. G. Belinskij (1,5 km), vizitos muzeon de unu bildo G. V. Mjasnikov, regionografian muzeon, muzeon V.O. Kljuŝevskij, botanikan ĝardenon kaj skulptaĵparkon “Legendo”. Vespere dezirantoj vizitos teatrojn aŭ filarmonion.

Ni atendas esperantistojn de ĉiuj lingvoniveloj, spertulojn kaj komencantojn, aktivulojn kaj konsumantojn el ĉiuj regionoj de Rusio kaj el aliaj landoj.

Por partopreni necesas informi la organizantojn, laŭeble anticipe – kaj vi ricevos ĉiujn klarigojn kaj la aliĝilon. Bonvolu telefoni kaj skribu al Irina Gonĉarova: +7-905-7966199, mirinda.strigo@gmail.com, https://vk.com/mirinda_strigo aŭ al Ilja (Penza): gnusarev@inbox.ru, https://vk.com/id558362403
En la socia reto “V Kontakte” estas kreita grupo, en kiu ni klopodos meti ĉiujn organizajn kaj programajn novaĵojn https://vk.com/tempojkajurboj.

En la sekva jaro nin akceptos alia urbo, kaj nia esplorjaro estos 1887 – la jaro de la apero de la Unua Libro. La tema program estos konstruita laŭ la sama logiko. La prezentaĵo, kiu koncernos Zamenhofon, ĉirkaŭprenos lian vivon en la periodo 1859-1887.

MASI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/masi-32

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi