En Zagrebo post la tertremo

Multaj demandis min: “Kiel fartas esperantistoj post la tertremo en Zagrebo la 22an de marto 2020?” Jen mia sperto:

Mi loĝas en la urbocentro de Zagrebo en la mezepoka strato Nova ves. La unuaj tertremoj estis du, la unua je la 6:24, kaj post duonhoro venis la dua, iom malpli forta. Ni aŭdis fortegan bruon, kaj tuj post ĝi venis skuegoj, pro kiuj mi flugis de la lito. La bruo ne venis nur de la tertremo sed tute aparte de frakasitaj glasoj (el ses miaj belaj verdaj alzasaj glasoj la tertremo ŝatis detrui kvin, ĉampanaj glasoj aldone, glasoj por glaciaĵoj, japanaj teleroj kaj ceramikaĵoj, tekruĉoj kaj vinkruĉoj, ĉion la puŝo de la tertremo elĵetis el mia kuireja ŝranko.) La tertremo ĉe mi odoris je kuba rumo, ĉar frakasiĝis plena botelo da blanka rumo kaj aspergis la polvon.

Multaj domoj en la strato estas damaĝitaj. Ĉiuj loĝantoj elkuris surstraten en malvarman matenon en negliĝo kaj forgesis por momento la koronviruson. Mi havis mian maskon survizaĝe kaj gantojn. Poste atakis nin 90 tertremoj malpli fortaj. Se iu demandas: “Kiel vi fartas?”, La respondo estas: “Mi fartas 5,50 laŭ Richter”.

Mian domon jam vizitis du arkitektoj kun kaskoj surkape, el 300 kiom nun cirkulas tra la urbo kaj inspektas la zagrebajn domojn. Post la kontrolo ili gluis sur la pordon la verdan etikedon. Tio signifas, ke oni rajtas loĝi en tiu domo.

Ĉirkaŭ 300 zagrebanoj ne rajtas loĝi en siaj domoj, ili ricevis provizoran restadon en studenta domo. Mi estas kontenta, ke mi rajtas dormi hejme kaj reordigi mian bibliotekon. El ĉiuj Esperantaj libroj la plej bonan flugkapablon havis la libro ricevita de So Gilsu Mi serĉas mian perditan… Ankaŭ nia Esperanto-klubo en Vodnikova en la sufiĉe damaĝita zagreba urbocentro fartas bone.

Saluton el Zagrebo kiun ni devos rekonstrui dum venontaj jaroj. TAKE havus grandan laboron ĉe ni. Sed unue ni venku koronviruson kaj poste ni sanigu la vundojn. Granda laboro antaŭ ni.

Spomenka Štimec

Ĝi estas artikolo el la baldaŭ aperonta printempa numero de La Ondo de Esperanto (2020).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/kroatio-3

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi