“Ne rajtas kunveni pri ol dek personoj”: La Israela kongreso prokrastita je unu jaro

Sekve de la novaj pli severaj reguloj en Israelo (ne rajtas kunveni pli ol dek personoj) ni evidente ne povas okazigi la Israelan Kongreson en la planita dato, post ĉirkaŭ. du semajnoj. En la lastaj tagoj ni aŭdis ke pluraj Esperanto-renkontiĝoj, kiuj devus okazi en la proksima tempo, estas nuligitaj (kiel la IJF en Italio) aŭ prokrastitaj (kiel la Hispana kongreso).

La 16an de marto la estraro de ELI akceptis mian proponon prokrasti la Israelan Kongreson je unu jaro, konservante la kongresejon, la gastejon, la programon kaj laŭeble… la eksterlandajn kongresanojn. La prokrasto je plena jaro ebligos al la rekorde multaj eksterlandaj aliĝintoj, el kiuj jam pluraj kun granda bedaŭro nuligis mem, partopreni la venontjaran kongreson en la sama sezono, kun la samaj ekskursoj kaj espereble kun la samaj artistoj.

La kostojn por la rezerviaj ĉambroj en la kongresa gastejo kaj en la ekskursaj gastejoj ELI verŝajne sukcesos preskaŭ plene rericevi. Pro tio ni povos repagi la jam pagitajn kotizojn (kun subtraho de nur 15 eŭroj).

Ni tamen proponas al la eksterlandaj aliĝintoj kiuj konsideros partopreni en la venontjaran kongreson, okazonta en aprilo 2021, lasi en la kongresa kaso la antaŭpagon de 50 eŭroj, kiuj servos plene (sen subtraho) por la venontjara kongreso. La precizan daton ni provos fiksi laŭeble adekvate por la plimulto de la fidelaj eksterlandaj aliĝintoj.

La israelaj aliĝintoj kiuj mendis ĉambron rericevos sian pagon de la gastejo, post kiam ĝia kontista sekcio refunkcios. Por la programkosto, se antaŭpagita al ELI, ni faras la saman proponon kiel por la eksterlandaj aliĝintoj: vi povas lasi ĝin en la kongresa kaso por la venotjara kongreso.

Mi deziras ke ni trapasu tiun malfacilan epokon sanaj kaj esperantaj,

Amri Wandel

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/israelo-2

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi