Kongreso prokrastita ankaŭ en Filipinoj

FilipinojLa Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 1a Filipina Junulara Kongreso de Esperanto (FJK) bedaŭras informi la publikon, ke ĝi unuanime decidis prokrasti la kongreson ĝis nedifinita dato laŭ la rekomendoj de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kaj la Kongresa Volontula Servo pro la kreskanta minaco de la koronvirusa malsano COVID-19 en Filipinoj.

Ĝis la 14a de marto, estas registritaj 98 okazoj de COVID-19 en la lando, plejmulto el kiuj situas sole en la ĉefurba regiono (Metro Manila), en kiu devus okazi la kongreso. Estas notinde, ke la statistiko montras konsiderindan kreskon, nome, 34 okazoj aldonitaj al 64 de hieraŭ. El tiuj 98 malsanuloj, jam ok forpasis. Oni antaŭvidas, ke la nombro da infektitoj daŭre plialtiĝos en la sekvaj tagoj kaj semajnoj, dum daŭre restas malklare, ĉu baldaŭ venos kuracilo.

Tion konsiderinte, la tuta teamo firme esprimas sian zorgon pri la sano ne nur de la aliĝintoj, sed ankaŭ de tiuj aliaj ligitaj al la kongresa programo kaj la publiko. Tial, celante helpi protekti ĉies sanon, ni senhezite interkonsentis funkciigi la taŭgajn antaŭpaŝojn por eviti la riskojn al kiuj ĉiuj potenciale povus elmeti sin dum la kongresaj tagoj.

Ni ŝatus klarigi, ke la FJK estis nur prokrastita, ne nuligita. Ni aparte decidos pri la novaj datoj de la FJK. Ni provizore taksas, ke la FJK okazos je la lasta kvarono de la jaro 2020, esperante, ke tiam la pandemio jam estos konsiderinde solvita. Ni ankaŭ utiligos la prokraston por doni al la tuta teamo pli da tempo por pli bone organizi la kongreson. Aldone, ni pretas repagi aliĝkotizojn kaj helpi aliĝintojn por rearanĝi al aliaj datoj jam menditajn flugbiletojn kaj ĉambrojn. Aliflanke, ĉiu aliĝinto ankaŭ rajtas lasi ĉe ni siajn kotizojn, kiuj estos disponeblaj de tiu sama persono kiam la FJK okazos en la novaj datoj. Baldaŭ aperos dokumento, kiu preskribos la proceduron pri repagoj kaj aliaj servoj.

Nia teamo ŝatus esprimi niajn tutkorajn pardonpetojn kaj dankojn al ĉiuj aliĝintoj, kaj deziras ke ili daŭre restos sanaj kaj fortaj. Ni ankaŭ dankas al ĉiuj subtenintoj kaj subtenantoj, kaj petas ilian daŭran subtenon malgraŭ ĉiuj ĉi problemoj, kaj invitas ilin daŭre helpi por fari la FJK sukcesa en la estonteco.

Ni komprenas ke multaj esperantistoj atendis jam plurajn jarojn por mem vidi kaj sperti la historian unuan junularan kongreson en Filipinio, sed la sano kaj bonstato de niaj samideanoj kaj samlandanoj estas portempe niaj ĉefaj prioritatoj.

Ĉi tiu mesaĝo estas nur parto de la tuta Oficiala Komuniko. Legu la tutan tekston ĉi tie.

Nome de la Loka Kongresa Komitato,
Albert Stalin T. Garrido

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/03/filipinoj

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi