Oficiala Informo de la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj de la Akademio de Esperanto

vinjetoLaŭ instigo de Espéranto-France, ĝia eldonisto, la Sekcio reviziis novan eldonon de la franca lernilo Metodo 11, kiu aperos en 2020. La tekston diversnivele kontrolis membroj de la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj sub la gvido de franca sekciano Marc Bavant. La kolektivo konsistis el ok Akademianoj el ses naciaj lingvoj. La sekcianoj priparolis diversajn elementojn kaj eblajn problemojn en la teksto. Ili debatis pri proponotaj solvoj. La laboro en la Sekcio antaŭeniris rapide por ne malhelpi la eldonplanon de la verko.

Fine de la Sekcia laboro, Marc Bavant kunsidis kun redaktistoj de la lernilo kaj rekte transdonis kaj klarigis la konsilojn kaj rekomendojn de la Sekcio. La eldona kolektivo plejparte akceptis la Akademiajn proponojn, kaj kreis finan version, kiun ni kontrolis denove.

La verko aperos kun la indiko sur la unua paĝo “Ĉi tiun kurson lingve reviziis la Sekcio pri Kontrolado de Lerniloj de la Akademio de Esperanto”.

Lee Miller
Direktoro de la Sekcio
Marto 2020

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi