La 16an de februaro la privata televida kanalo OstWest, tutdiurne emisianta ruslingve el Berlino, premiere montris la programon “Как звучит эсперанто и зачем в Германии учат искусственный язык?” (Kiel sonas Esperanto kaj por kio en Germanio oni lernas artefaritan lingvon). Dum preskaŭ unu horo la programgvidantino Jelena Minenkova konversaciis kun la konataj esperantistoj Aleksandr Galkin kaj Steve Cobb. En la programo aperas ankaŭ aliaj esperantistoj kaj esperantaĵoj.
La programo estas spektebla en jutubo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/televido