Prepare al la 21a de februaro

tagoLa 21a de februaro estas la Tago de la gepatra/patrina lingvo. Pli malsupre estas ligoj al la tradukaj laborfolioj (afiŝo kaj klariga teksto). Estus bone havi almenaŭ la afiŝojn en multaj lingvoj.

Kompreneble, ankaŭ la klarigaj tekstoj tre utilus! La plimulto de la homoj nenion scias pri la 21a de februaro, Unesko, ktp., nek pri Esperanto! Do, estus tre bezonate havi ankaŭ la klarigan tekston pri la tago, ne nur la afiŝon.

La publikigo de la afiŝo nur rete ne sufiĉas (tamen publikigu ĝin ankaŭ rete – ne nur en via FB-paĝo, sed ankaŭ en multaj aliaj blogoj, artikolkomentoj, en aliaj retejoj, en via retejo, en tiu de via landa, loka asocio ktp.). Bonvolu presi ĝin en granda formato kaj gluu ĝin sur eksteran afiŝtabulon en via urbo, en biblioteko ktp.

Presu ankaŭ malgrandajn versiojn, el kiuj metu kelkajn sur tablon ĉe iuj atendejoj, “forgesu” po unu en buso, trajno, metroo, sur restoracia tablo, kaj kunhavu kelkajn por povi disdoni al viaj kontaktpersonoj. Aldonu en vian retmesaĝ-subskribon:
«21-02-2020 Tago de la gepatra/patrina lingvo:
«http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/»

Sur la dorsflanko de la disdoneblaj versioj presu ankaŭ la retligojn, retadresojn al diversaj priEsperantaj retejoj: lernu.net, esperanto.net, duolingo, vialanda, vialoka asocio/grupo, UEA, FB-grupa/pagha kontaktadresoj, retadresoj, tel.numeroj, ktp.

Kunlaboremuloj pri la traduko, bv. nepre resendi la Word-an version kun la traduko farita, al la retadresoj indikitaj sur la laborfolio.

Antaŭ ol komenci la tradukadon, bv. rigardi sur la retpaĝo, ĉu afiŝo en via lingvo jam estus publikigita aŭ ne. Por resendi la tradukfolion, bonvolu registri la Word-an version ankaŭ PDF-en (kaj sendu ankaŭ tion al ni), por ke ni vidu eventualajn modifojn aŭ fuŝaperon de via teksto en niaj komputiloj, pro lingvaj aŭ teknikaj diferencoj (tio gravas kaze de tradukaĵo en nelatinlitere skribita lingvo).

AFIŜO:

http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/AFISHO-21februaro2020-docx-versio.pdf
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/AFISHO-21februaro2020-docx-versio.docx

KLARIGA TEKSTO:

http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/KLARIGA-TEKSTO-21februaro2020.docx
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/KLARIGA-TEKSTO-21februaro2020.pdf
http://www.linguistic-rights.org/21-02-2020/KLARIGA-TEKSTO-21februaro2020.rtf

Grandan dankon por via kunlaboro!

Stefano Keller
Peter Oliver
Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto:
https://sezonoj.ru/2020/02/tago

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi