Kristana Kongreso kadre de 70a kongreso de KELI

Nome de Vroclavaj organizantoj de la Kristana Kongreso, okazonta kadre de la 70a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) mi invitas vin ĉi-somere al la belega urbo Legnica en Malsupra Silezio.

La kongreso havos la saman strukturon, kiun vi konas de ĉiuj aliaj kongresoj, sed ĝi havas iom pli profundan bazon, ĉar renkontiĝas homoj, kiuj krom la sama lingvo havas ankaŭ la kredon, kiu portas similajn virtojn, proksimaj al multaj esperantistoj.

Ĉi-jara kongreso traktos ekologian temon surbaze de la Biblia versiklo “Kaj gardi ĝin…” (Genezo, 2:15). Dum la kongreso krom prelegoj estos riĉa turisma programo: eksursoj al Lubiąż, kie troviĝas la plej granda en Eŭropo postcisterciana abatejo; al Jawor, kie troviĝas Kirko de Paco enskribita en liston de Unesko- Heredaĵo, kaj al Vroclavo, kiu estas unu el la plej belaj urboj en Pollando.

Ni ankaŭ volas riĉigi la programon je interesaj muzikaj eventoj. Daŭras negocoj kun Kajto kaj la ĉeha ensemblo Noproblem. Dum la kongreso oni povos aŭskulti ensemblon de malnova muziko, kies membroj ludas malnovajn instrumentojn.

La kongreso estas nemultekosta, en belega verda urbo kun multaj parkoj, belegaj preĝejoj kaj aliaj historiaj objektoj, kafejoj kaj glaciaĵejoj. Iom enigma: dum multaj jaroj rusoj okupis plej belajn kvartalojn, kiujn nun – bele renovigitajn – ni povas admiri.

Kaj – ĉu multaj el vi havis eblecon tranokti en Episkopa Palaco? Eble valoras tion travivi en Legnica ekde la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2020.

Ĉiuj informoj akireblas en la retejo: https://keli.sea-vroc.eu/

Teresa Pomorska
nome de LKK

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2020/02/pollando-25

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi